Urubitingo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Urubitingo

Urubitingo
Urubitingo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteogallus
Specio: B. urubitinga
Buteogallus urubitinga
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Urubitingo, Buteogallus urubitinga, estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Buteogaloj, kiu enhavas ĉefe nigrecajn akcipitredojn, krabomanĝajn.

Distribuado

La Urubitingo estas specio de loĝantaj birdoj kiuj reproduktiĝas en tropika Ameriko, el Meksiko tra Centrameriko al Peruo, Trinidado kaj norda Argentino. Ĝi ege similas al la samgenrano Nigra buteogalo, sed ĝi estas pli granda kaj kun diferencaj alvoko kaj vostobildo.

Tiu estas ĉefe marborda birdo de densaj kaj maldensaj arbaroj ĉe akvo. Ili konstruas grandan neston el bastoneteroj en arbo: la ino kutime demetas unu malhelmakuletecan blankecan ovon.

Aspekto

Detale

Plenkreskulo de Urubitingo estas 56 al 64 cm longa kaj pezas 1.1 kg. Ĝi havas tre larĝajn flugilojn kaj estas ĉefe nigra. La mallonga vosto estas blanka kun larĝa nigra pinto. La beko estas nigra kaj la kruroj kaj vaksaĵoj estas flavaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas malhelbrunaj supre kun punkteco kaj strieco. Ties subaj partoj estas sablokoloraj kun malhelaj punktoj, kaj la vosto havas nombrajn nigrajn kaj malhelajn striojn. La alvoko de la Urubitingo estas distinga pepado ooo-ŭiiii.

Subspecioj

Oni konas du subspeciojn de Buteogallus urubitinga:[1]

  • Buteogallus urubitinga ridgwayi – malaltaj teroj el norda Meksiko al okcidenta Panamo.
  • Buteogallus urubitinga urubitinga - el orienta Panamo al norda Argentino.

La Urubitingo manĝas ĉefe reptiliojn, aliajn malgrandajn vertebrulojn kaj grandajn insektojn, ofte ĉasatajn perpiede. Tiu specio estas ofte vidata dum ŝvebado super arbarkanopeo. Laŭlonge de Amazoniaj riveroj ĝi estis observata serĉante nestokoloniojn de hoacino kie klopodi rabi ovojn kaj idojn.

Referencoj

Literaturo


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.