Ursy

Ursy
Blazono de Ursy
Blazono de Ursy
Blazono de Ursy
Ursy
Ursy
Ursy
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 38′ 5″ N 6° 50′ 3″ O / 46.63472 °N, 6.83417 °O / 46.63472; 6.83417 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 5″ N 6° 50′ 3″ O / 46.63472 °N, 6.83417 °O / 46.63472; 6.83417 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1889
Areo 14,96 km²
Alteco 704 m super marnivelo
Poŝtkodo 1670 Ursy
1675 Vauderens
1674 Vuarmarens
Komunumkodo 2102
Mapo de Ursy
Mapo de Ursy
Mapo de Ursy
vdr

Ursy estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1889 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

La komunumo Ursy situas en la Friburga Mezlando sur altebenaĵo inter la valoj de la riveroj Brojo en okcidento kaj Glano en oriento. Ursi situas proksimume 9 kilometrojn sudokcidente de la urbo Romont kaj 5 kilometrojn sudoriente de Moudon. La komunumo Ursy konsistas el la vilaĝoj Bionnens, Esmonts, Morlens, Mossel, Ursy, Vauderens kaj Vuarmarens, kaj la vilaĝetoj Invau, Fin de Vau kaj Pré du Château.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,96 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 66,3% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Ursy limas en nordo al Brenles (VD), en oriento al Siviriez, en sudo al Le Flon, en sudokcidento al Rue, en nordokcidento al Montet, kaj en nordnordokcidento al Chavannes-sur-Moudon (VD).

Trafiko

Tra Ursy pasas la kantona ĉefvojo n-ro 151.1 de Romont al Montet. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 10 kilometrojn sude de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. En Vauderens troviĝas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano.

Historio

La unua dokumenta mencio de Ursy datiĝas el la jaro 1160 kiel Ursei. Dum mezepoko Ursy apartenis al la Senjorujo Rue, kiu post la konkero fare de la urba ŝtato Friburgo fariĝis friburga voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto. En la jaro 1848 Ursy surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo estis integrita al la Distrikto Glano. Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 la ĝis tiam sendependaj komunumoj Bionnens, Mossel kaj Vauderens estis kunigitaj kun la komunumo Ursy, kaj la 1-an de januaro 2012 ankaŭ Esmonts, Morlens kaj Vuarmarens estis integritaj al la komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.