Unterbäch

Unterbäch
Blazono de Unterbäch
Blazono de Unterbäch
Blazono de Unterbäch
Vilaĝocentro de Unterbäch
Vilaĝocentro de Unterbäch
Vilaĝocentro de Unterbäch
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Rarono
Koordinatoj  46° 17′ 6″ N 7° 48′ 0″ O / 46.28500 °N, 7.80000 °O / 46.28500; 7.80000 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 6″ N 7° 48′ 0″ O / 46.28500 °N, 7.80000 °O / 46.28500; 7.80000 (mapo)

Map

Areo 21,99 km²
Alteco 1193 m super marnivelo
Poŝtkodo 3944
Komunumkodo 6201
Mapo de Unterbäch
Mapo de Unterbäch
Situa mapo de Unterbäch
vdr

Unterbäch estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 398 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Unterbäch situas en Supra Valzeo sur altigita tavolo ĉe la suda flanko de la valo de Rodano. La komunumo Unterbäch konsistas el la vilaĝoj Bachtola kaj Holz, kaj la setlejoj Salzgäba, Steihüs, Eggini, Brand, Periebe kaj Waldmatte.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,99 km², de kiuj 25,2% estas kovritaj de arbaro, 28,5% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Unterbäch limas en nordo al Rarono, en oriento al Bürchen, en sudoriento al Törbel, en sudo al Embd, en sudokcidento al Ergisch, kaj en okcidento al Eischoll.

Trafiko

Unterbäch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Unterbäch pasas flanka konektovojo de Vispo al Turtmann. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de aertelfero ek de la vala vilaĝo Turtig.

Historio

La unua dokumenta mencio de Unterbäch datiĝas el la jaro 1280 kiel Underbechque. En la 12-a kaj 13-a jarcento la Baronoj de Rarono, de Asperlin kaj de Bex posedis bienojn en Unterbäch. Kiel prenantoj de la feŭdo de la episkopo de Siono la Senjoroj de Unterbäch posedis en la centro de la vilaĝo loĝoturon, kiu estis konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcento. En la jaro 1434 la komunumo fortiĝis post akiro de la jurisdikcio pri Holz. La komunumaj statutoj datiĝas el la jaroj 1490 kaj 1538. En la jaro 1846 la vala vilaĝeto Turtig, kiu ĝis tiam apartenis al Unterbäch, estis atribuita al Rarono. La 3-an de marto 1957 la civitanoj de Unterbäch permesis la unuan fojon ek de la fondo de la Svisa Ĵurkomunumo la partoprenon de virinoj al federacia baloto, kvankam la voĉoj de la virinoj tiam de la ŝtata konsilio estis konsiderataj kiel malvalidaj, tio estis historia momento. Kiel unua svisa komunumo Unterbäch en 1957 malgraŭ malpermeso de la ŝtata konsilio de Valezo enkondukis la voĉdonrajton pro virinoj.[3]

Famaj civitanoj

Vidindaĵoj

En Unterbäch troviĝas la virin-monumento, kiu memorigas al la revolucia enkonduko de la virina voĉdonrajto en 1957 kaj Virin-citaĵ-vojo, kiu estis malfermita la 18-an de junio 2000 de la honora civitanino Elisabeth Kopp memore al tiu evento.[4]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.