Ung

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Ung
Uĵhorodo, fortikaĵo, orela bastiono

Ung (slovake Užská župa) estis departemento en nord-orienta parto de la iama Hungara Reĝlando.

Demografio

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio

Estis 6 distriktoj, ties nomoj estas la samaj, ol la distriktejoj:

La departemento situis sude sur ebenaĵo, norde estis montoj de Karpatoj. Norde la Karpatoj estis landolimo kaj samtempe akvodislimo. Estis riveroj Tiso kaj .

En 895 alvenis la hungaroj proksime en la Karpat-basenon. Ili trovis rutenojn kaj trovis la lokon konvena por loĝadi. La turkoj ne povis okupi la regionon. Ekde tiu epoko la departemento kune kun precipe najbaraj departementoj nomiĝis latine Partium, kiu estis landopartoj, kiuj aldoniĝis al Transilvanio. Dum liberecbatalo de Rákóczi la departemento estis dorso de la bataloj, trans Karpatoj alvenis helpoj de poloj kaj rusoj. Pro la forta apogo la rutenoj nomiĝas la plej fidela popolo.

En 1918 la ĉeĥoslovakia armeo okupis la departementon kaj ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio, (escepte tre malgrandan parton, kiu restis hungara). Ĉeĥoslovakio ricevis kondiĉon, ili devis aranĝi autonomion precipe el Partium, kiun ili ne faris. En 1938 laŭ Packontrakto de Vieno la suda parto revenis al Hungario, la cetera parto iĝis dum 100 tagoj sendependa ŝtato. La disiĝo tiel okazis, ke tiuj komunumoj, kie estis hungara plimulto, aldoniĝis al Hungario. En 1939 la hungara armeo okupis la 100-tagan respublikon kaj ne metis ĝin al la hungaraj departementoj, sed formis aŭtonomion. En 1942 la hungaroj kolektis la judojn, kiuj vivis tie grandnombre, kaj sendis ilin al Auswitz. La sama okazis ankaŭ en la tiutempe sendependa Slovakio. En 1944 kontraŭ Ruĝa Armeo la hungaroj formis defendan zonon laŭ la Karpatoj (Árpád-linio). Tiu komence sukcese kontraŭstaris, sed dume Rumanio forlasis la faŝistan aliancon kaj helpe de Sovetunio el sudo okupis la departementon. La teritorio plejparte aldoniĝis al Sovetunio, malgranda parto al Ĉeĥoslovakio. La hungareco estis draste persekutitaj, are kiel pli frue la judoj, estis kolektitaj kaj senditaj al Siberio. Tiu manovro nomiĝis malenkij robot (malgranda laboro). Post jaroj alvenis nur eta parto.

En 1991 Ukraino sendependiĝis kaj heredis grandan parton de la departemento, poste Slovakio denove sendependiĝis havanta la malgrandan parton.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.