„ Tre prave en antaŭ parolo S-ro pastro K. Mvslik nomas la originalan verkon de li tradukitan « aminda rakonto » kaj « rava juvelo en la trezoro de la germana literaturo ». Ondino afektive estas la ĉefverko de B-ono de la Motte Fouque (1777-1843), germana verkisto, naskita de antikva franca nobela familio elmigrinta el Francujo post la nuligo de la Nantes’a edikto.
Kn tiu ĉarma fabela rakonto harmonie miksitas kaj kunfandigas homaro kaj naturo, realo kaj fantazio, paganismo kaj kristanismo, antikvaj kaj novaj superstitoj aŭ kredoj.
Tre simpla kaj mallonga estas la temo, se oni flankenmetas ĉiajn fabelajn detalojn.
La juna brava kavaliro Huldbrando, laŭ ordono de la bela kaprica Bertaldo, trarajdas malbonfaman arbaregon kaj fine atingas izolan kabanon, kie logas sur apudlaga terpinto du maljunaj gefiŝkaptistoj kun sia zorgatino 18 jara Ondino.
Pro subita elbordigo de rivero la kavaliro devige restadas en la kabano, enamigas je Ondino kaj, dank’al bonŝanca alveno de pastro, edziĝas kun ŝi. Tuj post la edzigo la elbordiĝo finigas, la kavaliro kun sia edzino revenas urbon. Bertaldo post nedaŭra kolereto amikiĝas je Ondino, kiu sin gastigas en sia hejmkastelo. Ho ve ! kio devas okazi okazas! Iom post iom la koro de l’kavaliro forigas de Ondino kaj proksimigas al Bertaldo. Dum ŝipveturado sur Danubo, Ondino, insultita de sia edzo, subakvigas en la riveregon. Post plurmonata vidveco kaj sincera ĉagreno, Huldbrando tamen edzigas kun Bertaldo, sed li subite mortas dum la edziga vespero.
Tiun sekan, prozecaj preskaŭ vulgaran temon la aŭtoro riĉigis per plej delikataj ornamoj, kiuj donas al tiu fabelo tute apartan kaj vere originalan karakteron. Li vivantigis, animigis, kvazaŭ diigis ĉiujn akvojn, arbojn, diversajn fenomenojn. Vivas la arbaro, sentas la lago; torentoj, kaskadoj, fontoj estas logataj de diaĵoj aŭ estas mem diaĵoj. Ili estas nur la maldaŭra figuro de ia fantomo, demono, niksino aŭ koboldo.
« Sciu, mia dolĉa karulo, ke en la elementoj ekzistas estaĵoj, kiuj havas preskaŭ saman aspekton kiel vi, kaj tamen nur malofte vidigas sin al vi. La flamoj brilegas kaj ludas strangaj salamandroj; profunde en la tero logas malgrasaj, insidemaj gnomoj, arbarojn travagas arbarfantomoj aeranaj, kaj en lagoj kaj riveroj kaj riveretoj vivas la multnombra gento de akvofantomoj. La sonantaj kristalaj haloj, tra kiuj la ĉielo enrigardas kun suno kaj steloj, oni logas bele; altaj koralarboj kuu bluaj kaj rugaj fruktoj brilas en ĝardenoj ; sur pura marsablo oni promenas kaj sur belaj multkoloraj konkoj; kaj kion ajn la antikva mondo posedis tiel belan, ke la nuna jam ne estas inela goji pri gi, tion la akvoj tegis per siaj sekretaj arĝentaj vualoj, kaj malsupre nun paradas la noblaj monumentoj, altaj kaj seriozaj kaj ĉarme rosataj de la amantaj akvoj, kiuj ellogas el ili belajn muskoflorojn kaj kronantajn faskojn de kano. Sed Ia tie logantoj havastre carman kaj amindan aspekton, pleje pli belan ol homoj. Kelka fiŝisto jam havis tiel bonan ŝancon, spioni gracian marvirinon, kiel si elpasas super la akvoj kaj kantas. Li do rakontis al aliaj pri ŝia beleco, kaj tiaj mirindaj virinoj estas nomataj de homoj Ondinoj. » (p. 24)
Kaj jen en la arbaro, en la kabano, sur la terpinto, sur la lago, en la kastelo de Bingstetten, sur Danubo, tiuloke, fantomoj, strangaj aperoj ĉirkaŭludas la homojn. Jen vidigas grandokule longa viro negblanka, kiu senĉese balancas la kapon kaj subite farigas rivereto, kiu ŝaumante verbigas en la lagon. Ĉe la fenestro, dum la vespero, montrigas figurato, kiu el ekstere grimacas al la hejmanoj. Jen torento, kiu fluadas ermite kaj mediton tra la arbaro. Kelkfoje la tero fariĝas travidebla, kaj en gia profundo amaso ila koboldoj petolas kaj ludas per argento kaj oro. Kiam foje Huldbrando svingas sian akran glavon al la kapo de iu demono, li batas nur en kaskadan, kiu de alta krutajo apud li ŝaumas malsupren kaj subite lin superverŝas kun plandado sonanta kiel ridado. La akvomasoj incitetas la homojn, timigas la ĉevalojn, erarigas la migrantojn. Pri tiaj estajoj oni ne devas paroli tro multe; per piaj kantoj, per predoj kaj krucosignoj, per oferdonaeetoj oni povas ilin forigi aŭ mildigi. Tamen
ne ĉiuj kontraŭstaras la kristanan religion :ĉiuj bonaj fantomoj laŭdas Dion !
Nun vi pli facile komprenos ke, en tiu mirindeca rakonto, Bertaldo, zorgatino de gedukoj, estas la filino de la gefiŝistoj antaŭlonge rajdta de Fontanulo, nikso de fontanoj. Ondino estas filino de la Reĝo de akvoj kaj nevino de Fontanulo.
Ŝiaj ak vanaj gepatroj ŝin sendis for el la akvoregno sur la teron por ami, suferi, amatigi kaj per amo de homido akiri homan animon.
Bonkora, dolĉanima estas Ondino ; ŝi pardonas al la amikino, kiu ŝtelas de si la amon de Huldbrando; si pardonas al sia edzo, kiu, ne tute komprenante la grandanimecon de sia supernatura edzino, enamigas Bertaldon, kies koro estas pli homa, pli vulgara, pli proksima je la lia.
Ondino ne dronis en Danubo, ŝi estis tro malfelica meze inter la homoj; siaj gepatroj sin reakiris kaj rekondukis en siajn kristalajn palacojn. Sia blanka fantomo elirante el akvoj aperas antaŭ Bertaldo kaj Huldbrando. Sub siaj kispremoj kaj larmoj la kavaliro sufokigos kaj dolĉe mortas!
Post la enterigo de Huldbrando, blanka envualitino surgenuas lian tombon :
« Sur la loko, kie si estis surgenuinta, argentehcla rivereto
ekfluis el la herboj; gi fluetis kaj flugadis, gis kiam gi preskaŭ tute ĉ irka ŭ ti u is la tombon de la kavaliro ; tiam ĝi forfluis kaj enigis en silentan lageton, kiu trovigis flanke de la tombejo. Eĉ en postaj tempoj la logantoj de la vilaĝo laŭdire montris tiun fonton kaj firme opiniis, ke ĝi estas la kompatinda forpuŝita Ondino, kiu tiamaniere ankoraŭ nun ĉirkaŭprenas sian karulon per afablaj brakoj »(p. 55)
Per tiuj du citaĵoj oni povas juĝi pri la stilo de la traduko, kiun mi ne bezonas laŭdi. Tamen mi faros plurajn kritikojn.
Kelkaj frazoj estas tro longaj, pezaj kaj neklaraj. Ofte la ordona modo estas uzata en neĝusta senco (kiam la propozicio estas nek ordona, nek cela nek dezira). Malkorekta estas la esprimo: pensi pri forlasi la kastelon (p. 37) Ne tre bonsona estas la frazero: estos tratrolita tien (p. li). Sur la paĝo 13a estas trouzo de kontraŭ. Danubio (kial ne Danubo?) k. t. p.
Mi sincere bedaŭras, ke la verkistoj de tiel gravaj — kaj ĝenerale bonaj — tradukoj aŭ originalejoj ne estas pli severaj pri la korekteco de la stilo kaj ne submetas siajn presprovajojn al la recenzo de spertaj (prefere alilingvaj) esperantistoj. Per tia metodo ni havus en nia literaturo pli grandan nombron da bonegaj neriproĉeblaj ĉefverkoj. ” |