Uncle Sam


Uncle Sam
nacia personigo
rolulo en bildliteraturo
literatura rolulo
reklama rolulo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Eble sama Frato Jonatano
Sekso vira
vdr
Uncle Sam laŭ J.M.Flagg

Uncle Sam [ankl sam] ("Onklo Saĉjo") estas karikaturo de 19-a jarcento desegnita kiel personigo de Usono. La ĝusta origino estas debatata, sed plimulto kredas, ke la nomo estas ludo pri U.S. (United States, angla nomo de Usono).

Antaŭaj personigo de Usono kiel Brother Jonathan estis anstataŭitaj de Uncle Sam ĉirkaŭ Usona Enlanda Milito. La ina persono Columbia apenaŭ aperas post la 1920-aj jaroj. La Statuo de Libereco estas alia usona simbolo proksimume tiom fama kiel Uncle Sam.

Oni ankaŭ uzas Uncle Sam por la usona ŝtato.

Uncle Sam ordinare aperas kiel alta maljuna homo kun cilindra ĉapelo kun blankaj steloj sur bluo kaj ruĝaj kaj blankaj strekoj, en ruĝa, blanka kaj blua frako kaj streka pantalono, laŭ kanona desegno de karikaturisto Thomas Nast.

La figuro aperas en politikaj karikaturoj por reprezenti Usonon kaŭ ties registaron. Ĉe usonaj desegnistoj, ĝi ĝenerale estas respektata. Alilande, ĝi povas aperi fia, personigo de usona imperiismo kaj orgojlo.

Dum la Unua mondmilito, James Montgomery Flagg kreis en 1917 faman varbafiŝon temante Uncle Sam montrofingrante la spektanton super teksto "I want YOU!" ("Mi volas VIN [por la usona armeo]!"). La vizaĝo estas bazita laŭ tiu de Flagg mem. Flagg estis inspirita de brita varbafiŝo kun Horatio Kitchener en simila pozo. La afiŝo de Flagg estis reuzita por Dua mondmilito kaj diversaj parodioj aperis.

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.