Un amor
| Un amor | |
|---|---|
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Alejandro Palomas |
| Lingvoj | |
| Eldonado | |
| Eldonejo | Destino |
Un amor (Unu amo) estas romano de la hispana verkisto Alejandro Palomas, kiu havigis al li la Premion Nadal de 2018.[1] Temas pri historio de familio en kiu la patrino, Amalia, estas albina kaj sentas sin minuskomplekson pro sia mallerteco. Estas tri gefratoj: nome Silvia, kolerema, kies edzo John ĉiam forestas; Fer, samseksemulo, kiu inventas fianĉon, ĉar tio kontentigis sian patrinon; kaj Emma, same samseksemulino, kiu finfine trovis stabilan fianĉinon. La romano konsistas el unupersona rakonto fare de Fer pri la tago de la nupto de Emma kun la mistera Margalí, hazarde samtage kun la datreveno de Amalia, la nupta bankedeto kaj foriro al rura domo, interplektite kun la memoroj de ĉiuj okazintaĵoj, kiuj klarigas la nunan situacion.
La libro formis parton de trilogio, kun Una madre (Patrino, 2014) kaj Un perro (Hundo, 2016). En 2025 li faris ĝin tetralogio per la publikigo de Una vida (Vivo).
Intrigo
Unua libro. "Grandaj demandoj, malgrandaj respondoj".
- 1.- Panjo konfuziĝas pri modernaj esprimoj. Ŝi prepariĝas por la nupto de filino Emma kaj posta foriro al rura domo. Ŝi mensogetas por eviti grumbladon.
- 2.- Patrino malfruas al la nupto.
- 3.- Magalí venis al la vivo de Emma.
- 4.- Fer abbilas kun Emma pri sekreto pri panjo, kiu finfine alvenas.
- 5.- Ŝi alvenis bizare vestita kaj farante malkonvenciajn komentojn. Silvia ĉiam koleras.
- 6.- Familia invito al Magalí. Emma, Fer kaj ĉefe Silvia estas terurigitaj pri la fuŝa babilado fare de Amalia. Sed Magalí estis tute bone akceptita de la patrino kaj eĉ de ŝia hundino.
- 7.- Ĝuste antaŭ la nupto Amalia plue fuŝcerbumas, dum Fer memoras la komencon de ŝia fuŝpensado en la tempo de ŝia divorco.
Dua libro. "Malgrandaj abandonoj, grandaj orfecoj".
- 1.- Kiam Amalia separiĝis, ŝi devis eklerni vivi sola.
- 2.- Rilato de Amalia kun la hundino Shirley. Pluas la nupto. Amalia ĉiam sentas empation.
- 3.- Urina malsano de Amalia, kiu tuŝas ŝian mensokapablon. Vizito al kuracisto, kiun Amalia deziras kiel fianĉo por Fer (fakte ŝi deziras ĉiujn konvenajn renkontitajn virojn).
- 4.- Amalia kolapsis kaj tute perdis la kapon kaj fekkontrolon.
- 5.- Amalia estis preparinta "poemon" por la nupto.
- 6.- Onjo Inés revenis sep jarojn post ĉiuj geamikoj de Amalia abandonis ŝin post la divorco. Dum la kolapso, zorgis Amalia-n Emma kaj Fer: tiam aperis onjo Inés.
- 7.- Sed Amalia kaj Inés fakte renkontiĝis sekrete ĉiun dimanĉon dum tiuj jaroj, ĉar Inés promesis al sia edzo ne rilati kun Amalia.
- 8.- Silvia revenas el Usono kaj la triopo komentas la revenon de onjo Inés.
- 9.- Suspekto pri Magalí. ĉefe kiel amikino de Amalia.
- 10.- Silvia grumblas kontraŭ Magalí, kiu kaŝas ion. Ŝi finfine konfesas: "Miaj gepatroj murdis miajn gepatrojn", kio konsternas ĉiujn ĉeestantojn.
- 11.- Emma klarigas la historion de Magalí. Pluas la nupto per la falsa "poemo" de Amalia.
Tria libro. "Grandaj akompanoj, malgrandaj solecoj".
- 1.- Amali ricevas entuziasme saĝtelefonon. Fer konis Sven en festo kaj havis unu amoran nokton, sed nur tion. Amalia faras vidalvokon kaj vidas ilin enlitigitaj, kio entuziasmigas ŝin.
- 2.- Vojaĝo al rura domo en muelejo. Gonzalo, filo de onjo Inés, foriris kun aŭstralianino konita en agado por homturoj. Inés malamas kaj Aŭstralion kaj homturojn, kaj grumblas kontraŭ virinoj ĝenerale, kio konsternas ĉeestantinojn en la bankedo. Oksana estas majuna rusa zorgantino de Amalia; ŝi kuiris koturnojn en ĉokolado, sed vere temis pri vespertoj.
- 3.- Fer ne konfesis, ke Sven vere ne estas lia fianĉo, dum Amalia ege kontentas pri la afero. Fer inventas vojaĝojn por vidi Sven. Oksana helpas en la sekretokaŝo.
- 4.- Yoli faras akupunkturon al Amalia. Si diras, ke Silvia estas iom rara. Fer pridemandas tiun, kial ŝi estas tiom kolerema, kaj eĉ neeltenebla.
- 5.- Rilato de Fer kun sia komplico Oksana.
- 6.- Amalia ŝtelas florbukedon de mortinto kaj Silvia skoldas ŝin. Onjo Inés vangofrapas kaj grumblegas kontraŭ Silvia.
- 7.- Amalia konfesas, ke ĉimatene ŝi iris al funebrejo kie kuŝas ŝia eks-edzo. Lia morto estis la sekreto kiun ĉiuj kunhavis de hieraŭ nokte.
- 8.- Trankvila fina sceno de Fer kun Amalia kaj li konfesas la inventon de Sven. Ĉio glatas.
Referencoj
- ↑ País, Ediciones El (7a de januaro 2017). «Alejandro Palomas gana el Premio Nadal con su novela ‘Un amor’». El País. Konsultita la 6an de januaro 2018.
Bibliografio
- Alejandro Palomas, Un amor (1a eldono). Ediciones Destino. 2018. pp. 462. ISBN 978-84-233-5335-4.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
