Ubuntu Unu
| Ubuntu One | |
|---|---|
| Ekrankopio de retejo | |
| Aŭtoro | Canonical Ltd. |
| Operaciumo | Ubuntu, ekde versio 9.04, Android ekde 2.1, iOS ekde 3.1, Vindozo ekde XP |
| Programlingvo | Python |
| Lingvo(j) | Angla |
| Permesilo | Mallibera (servila programaro) kaj GPL (klienta programaro) |
| Retejo | one.ubuntu.com |
Ubuntu Unu (angle: Ubuntu One) estis mallibera reta aplikaĵo pri dosiergastigo, kreita de Canonical Ltd.
La servo permesis la uzanton arĥivi kaj sinkronigi dosierojn rete inter komputiloj kaj ofertas senkoste 2 GB da spaco, kiu povas esti pligrandigita al 50 GB per ĉiumonata pago (10 $).
La servo de Ubuntu One similis al Dropbox, Box.net, Mozy, Wuala kaj Humyo.
Canonical anoncis la halton de la servo de Ubuntu One la 2-an de aprilo 2014.
Trajtoj
Por aliĝi vi bezonas konton ĉe "Ubuntu SolaAliĝo" (angle: Ubuntu Single Sign On), jam kreitan se vi jam aliĝis al Launchpad (reta aplikaĵo por la kunlabora evoluigo, uzata pliprecize por Ubuntu). Post subskribo vi povas tuj uzi tian servon.
Ubuntu Unu permesas sinkronigi dosierojn, notojn, kontaktojn kaj legosignojn inter pluraj komputiloj konektitaj al servo. Por la sinkronigado de dosieroj necesas elŝuto de specifa kliento, kiu funkcias en Ubuntu ekde versio 9.04 (aprilo 2009). La sinkronigado de kontaktoj agas per kontaktaro de Evolution kaj per poŝaparatoj kiaj iPhone kaj Android[1]. La notoj kaj la preferoj estas sinkronigataj precize per Tomboy kaj Mozilla Firefox[2]. La kliento por Kubuntu estas aktuale evoluigenda[3].
Ubuntu One Music Store
Kun Ubuntu Unu oni povas akiri la Ubuntu One Music Store (Ubuntu-Unu-muzikvendejon), zorgatan de 7digital, kie oni povas aĉeti rete mp3-kantojn sen DRM. La nuraj programaroj, kiuj povas aliri al la muzikejo, estas Rhythmbox kaj Banŝio. La aĉetita muziko estas aŭtomate elŝutita en propra reta spaco, kiun oni povas sinkronigi en ĉiuj komputiloj[4].
Referencoj
- ↑ Mobile Contacts Sync (angle). Alirita 24-a de aŭgusto 2010 .[rompita ligilo]
- ↑ Ubuntu One features (angle). Arkivita el la originalo je 2010-11-06. Alirita 24-a de aŭgusto 2010 .
- ↑ Harald Sitter. Ubuntu One – The KDE Way (angle). Alirita 24-a de aŭgusto 2010 .
- ↑ Ubuntu One Music Store (angle). Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 24-a de aŭgusto 2010 .
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Ubuntu One Arkivigite je 2017-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Ubuntu
| ||||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


