Ubangi
| Ubangi (Ubango) | |
|---|---|
la rivero proksime al la urbo Bangui, Centr-Afrika Respubliko
| |
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Situo | |
| Longeco | 1 120 km |
| Akvokolekta areo | 772 800 km² |
| Averaĝa trafluo | 4 000 m³/s |
| Fluo | |
| Fonto | kunfluo de la riveroj Mbomou kaj Uele |
| - Alteco super marnivelo | 395 m[1] |
| - Koordinatoj |
4° 7′ 23″ N, 22° 26′ 7″ O (mapo)4.123055555555622.435277777778 |
| Enfluejo | en la riveron Kongo |
| - Alteco | 295 m |
| - Koordinatoj |
0° 30′ 39″ S, 17° 42′ 30″ O (mapo)-0.5108333333333317.708333333333 |
| Altecodiferenco | 100 m |
| Geografio | |
| Trairataj urboj | Bangui |
La rivero Ubangi (/uːˈbæŋɡi/) aŭ en Esperanto Ubango estas grava alfluanto de rivero Kongo en centra Afriko. Ĝi komenciĝas ĉe la kuniĝo de la riveroj Mbomou kaj Uele, fluas okcidenten proksimume 350 kilometrojn, tie kurbiĝas sudokcidenten, pasas tra Bangui, kaj fine fluas suden 500 pliajn kilometrojn ĝis la Kongo.
Kune kun rivero Kongo, ĝi estas grava trafikvojo por riverboatoj de la regiono.
De sia komencpunkto ĝis 100 km preter Bangui, la Ubangi difinas la limon inter Centr-Afrika Respubliko (CAR) kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK, Kongo Kinŝasa), kaj pretere formas la limon inter DRK kaj Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), ĝis ĝi atingas la riveron Kongo.
En la 1960-aj jaroj, oni proponis planon por deturni riveron Ubangi al lago Ĉado. Laŭ la plano, la akvo el la Ubangi povus revigligi tiun lagon kaj vivteni fiŝkaptadon kaj agrikulturon por dekoj da milionoj da mezafrikanoj.
Provincoj en Kongo
Referencoj
- ↑ J. Callede, Y. Boulvert, J-P. Thiebaux: Le bassin de l'Oubangui, Kap. 4
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



