Tûranor PlanetSolar
Tûranor PlanetSolar, ankaŭ konata sub la projekt-nomo PlanetSolar, estas boato kiu estas movigita tute per suna energio. Ĝi estis enakvigita la 31-an de marto 2010 kaj ĉirkaŭŝipis la mondon dum 584 tagoj, realvenis al la eka loko, Monako, la 4-an de majo 2012.
Ŝipfarejo estis Knierim Yachtbau en Kiel, Germanio kaj estis desegnita de LOMOcean Design, antaŭe nomita Craig Loomes Design Group Ltd.. La boato estas la plej larĝa en la mondo movigita per suna povumo.
teknikaj datoj
| surfaco de la sunĉeloj | 537 m² |
| averaĝa povumo de la motoroj | 20 kW |
| maksimuma povumo de la motoroj | 240 kW |
| kapacito de la akumulatoroj | 1.130 kWh |
Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo
La 27-an de septembro 2010, la boato ekvojaĝis de Monaco por vojaĝi ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estis la unua boato kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon nur per sunenergio.
Ĝi atingis unue la havenojn de Miami (27-an de novembro 2010), Cancún kaj San Francisco, pliaj celhavenoj estis Sidnejo, Singapuro kaj Abu Dhabi. La itinero proksime de la ekvatoro estis elektita, ĉar tie la sunradiado estas plej forta. La veturo celis atentigi pri la uzo de la mediosavanta sunenergio. La averaĝa rapideco estis laŭ kalkuloj preskaŭ 8 nodoj.
La teamo
Kapitano estas Patrick Marchesseau (franco), teknikistoj estas Christian Ochsenbein (Bern, Svisio) kaj Daniel Stahl (Kiel, germanio). Pri navigado deĵoras Mikaela von Koskull (Finnlando) kaj Jens Langwasser (Kiel, germanio), projekt-iniciatoro Raphael Domjan.
Bildoj
-
Planet Solar dum la 821-a Hamburga Havenfesto
-
vido de antaŭe
-
vido de malantaŭe
-
etendigitaj sunpaneloj
-
PlanetSolar dum la fabrikado
-
la oficiala datumara dokumento
vidu ankaŭ
- Solar impulse — aviadilo kiu celas flugi ĉirkaŭ la tero nur per suna energio.
- Sunenergio
- Sunpanelo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.