Tödi

Tödi
Tödi
monto
Alteco 3 614 m
Situo Svislando
Montaro Glarusaj Alpoj
Geografia situo CH1903: 712655 / 185498 (mapo)46.8111111111118.9147222222222Koordinatoj: 46° 49′ N, 8° 55′ O; CH1903: 712655 / 185498 (mapo) f4
Tödi (Kantono Glaruso)
Tödi (Kantono Glaruso)
DEC
Situo de Tödi
Tödi (Svislando)
Tödi (Svislando)
DEC
Situo de Tödi
Map
Tödi
Unua grimpo 1-an de septembro 1824 per A. Bisquolm kaj P. Curschellas
Plej facila montgrimpo De Fridolin-Kabano tra Bifertenfirn al la pinto
vdr

Tödi (en romanĉa lingvo Piz Russein) estas la plej alta pinto de la Kantono Glaruso en Svislando. Ĝi havas tri pintojn, nome Piz Russeion, la okcidenta pinto kun alteco de 3614 m s. m., Glarusa Tödi (germane Glarner Tödi), la orienta pinto kun alteco de 3577 m s. m., kaj Sandgipfel, la norda pinto kun 3388 m s. m.. Tödi situas sur la limo inter Kantono Grizono kaj Kantono Glaruso.

Priskribo

Tödi estas limigita okcidente per la Sandpasejo (2781 m s. m.), sude per Russein-Valo, kiu apartenas al la akvokolekta regiono de la Antaŭa Rejno, oriente per Bifertenfirn kaj norde per la Sand-Valo, kiun senakvigas fontrivero de Linth. Je tri flankoj Tödi posedas tre krutajn vandojn, precipe al la direkto de Russein-Valo. Sub tiuj vandoj situas malgrandaj firnglaĉeroj, inter ili Sandfirn, Antaŭa Rötifirn kaj Malantaŭa Rötifirn. Orienten etendiĝas Bifertenfirn, glaĉero kun longeco de 4 km kun multaj fendoj, kiu havas sian originon sur la glaĉerigita pinto de Piz Russein.

Geologio

Geologie la soklo de Tödi apartenas al la plej orienta parto de la Armasivo. Super la malnovkristaleca bazmontaro situas la verto situas malparalele kun la bazo. Je la piedo de la verto troviĝas ruĝeca dolomito el la epoko de triaso. Temas pri tre okulprapa ruĝ-oranĝa proksimume 50 m dika kuŝo. Super ĝi sekvos kalkŝtono el ĵurasio.

Unua grimpo

Ĉirkaŭ je 1800 Placidus a Spescha, benediktana pastro el Disentis (1752–1833), faris plurajn provojn grimpi Tödi. La lastan provon li faris la 1-an de septembro 1824 kune kun P. Curschellas kaj A. Bisquolm. Dum la pastro por sia aĝo ne plu sukcesis atingi la pinton, la aliaj du sukceso plenumigis la unuan grimpon. La grimpo ekis en Kantono Grizono tra Russein-Valo kaj verŝajne tra Porta da Spescha.

Bildoj


Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.