Tálín

Tálín
municipo
Vido al Tálín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tálín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Protivín
Historia regiono Bohemio
Fiŝlago Talina fiŝlago
Situo Tálín
 - alteco 393 m s. m.
 - koordinatoj 49° 14′ 51″ N 14° 13′ 38″ O / 49.24750 °N, 14.22722 °O / 49.24750; 14.22722 (mapo)
Areo 4,19 km² (419 ha)
Loĝantaro 170 (2025)
Denseco 40,57 loĝ./km²
Baseno Ĉeskobudejovica baseno
Unua skribmencio 1253
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 11
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549932
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tálín
Retpaĝo: www.talin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Tálín estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 9 km sud-oriente de la distrikta urbo Písek. En 2025 ĝi havis 170 loĝantojn. Ĝi estas konata precipe pro samnoma fiŝlago, aperanta en tre populara ĉeĥa popolkanto "Když se ten tálinskej rybník nahání" (kiu sub titolo "Talina fiŝlago" ekzistas ankaŭ en Esperanto-traduko).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Paseky, Žďár, Protivín kaj Písek.

Historio

La unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1253.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869349
1880342
1890309
1900366
1910319
1921306
JaroLoĝantoj
1930343
1950264
1961319
1970249
1980202
1991177
JaroLoĝantoj
2001154
2011167
2014173
2016173
2017173
2018173
JaroLoĝantoj
2019165
2020169
2021162
2022164
2023168
2024164
JaroLoĝantoj
2025170

Partoj de municipo

Municipo Tálín konsistas el du partoj, kiuj ambaŭ situas en la katastra teritorio Tálín.

Vidindaĵoj

  • 52hektara fiŝlago de Tálín, fondita en 1515
  • unika privata kolekto de kaktoj kaj bonsajoj de RNDr. Rudolf Slaba
  • kapelo sur la vilaĝplaco el 1906
fiŝlago de Tálín

Ĉirkaŭaĵo

La komunumo havas turisme avantaĝan situon inter urboj Písek kaj Týn nad Vltavou. Trairas ĝin biciklovojo n-ro 1146 al la proksima naturparko Písecké hory.

Aranĝoj

En la vilaĝo okazas ĉiujare

  • rokmuzika koncerto sub la nomo "Tálínská rocková noc"
  • sportkonkurso pri triatlono (en julio)
  • kermeso omaĝe al Sankta Venceslao (fine de septembro)
  • ĉiun duan jaron okazas en la fiŝlago solena fiŝrikoltado

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.