Tyrolia

filio de Tyrolia en Vieno, proksime de la Stefana Katedralo

Tyrolia (germane: Verlagsanstalt Tyrolia Gesellschaft m. b. H.) estas aŭstra eldonejo fondita en la 1907-a jaro kun propra librovendada reto. Christoph Schiemer ĉefas en la firmaa estraro, kun nuna sidejo en Insbruko.

Ĝia origino estis en Sudtirolo, en 1888 en la gazeto Brixender Chronik. Fondinto de ĝi estis la katolika-politika societo Presseverein Brixen gvidate de monsinjoro Aemilian Schöpfer. En 1907 la firmo en la nuna formo estiĝis havante filiojn en Munkeno kaj en Vieno. Post la anekso de la suda ero de Tirolo fare de la italoj la eldonejo devis dissplitiĝi: en la itale okupita parto de Tirolo reestiĝis la tuto sub la nomo Athesia en la jaro 1936-a. Ĝis la eksplodo de la Dua Mondmilito oni fokusiĝis pri la objektoj de teologio kaj regiona historio respektive la provizo per lernolibroj. Krome estis fonditaj en ĉiuj tirolaj distriktoj librovendejoj kaj buroaĵaj magazenetoj. En 1934 la nazioj detruis bombe la presejon insbrukan por ĉesigi la distribuon de katolikaj gazetoj. Post la invado de Aŭstrujo fare de Wehrmacht en 1938 produkto de ĉiuj nelibraj presitaĵoj de Tyrolia estis malpermesita. Postmilite rekomenciĝis ankaŭ la gazeta servo: tamen taggazetofaro ne plu lukris kaj de 1946 aperis Der Volksbote kiel semajngazeto. Ĝi alinomiĝis Präsent en 1973.

En 1968 en la insbruka strato Exlgasse ekfunkciis moderna presa kaj eldona ejo. Sekvis ekspansio de la librovendeja reto kaj en 1992 nodo kun Sudtirolo plifortiĝis per la fondo de la Klr Athesia-Tyrolia-Druck. Nuntempe ĝi je 100 % (re)estis en manoj sudtirolaj.[1] Krome Vorarlbergo iĝis dua tema ŝattemaro kaj la faro de turismaj libroj (ekz. pri montogrimpado). En 2007 estis festita solene la 100-a datreveno firmfondiĝa[2] Ekzemplo de sukcesantaj dungitoj estas la eksa ministroprezidanto de Tirolo (2008-22), Günther Platter, kiu iam estis ĝuinta libropresistan trejniĝon ĉe Tyrolia en Landeck.[3] En 2014 estis transprenitaj la sekcioj porinfana kaj porjunula de la viena eldonejo Wiener Domverlag.

Tre diversas la aro de la societaj kompanianoj: ekz. la premonstratoj de Wilten (4,67 %), la eldonejo Verlagsanstalt Athesia el Bozen, 3,74 %), diversaj aliaj ekleziaj organizoj kaj multaj privatuloj. Trionigeblas la entrepreno je la sekcioj librovendada Tyrolia Buch- und Papierhandel, eldonada Tyrolia Verlag kaj grandkomercada Tyrolia Papiergroßhandel. Kelkaj filioj troviĝas ankaŭ en aliaj aŭstraj federaciaj landoj, vendejo en Munkeno estis fermita.[4] En Tirolo temas pri la komunumoj: Fulpmes, Imst, Insbruko, Kufstein, Landeck, Lienz, Mayrhofen, Reutte, Schwaz, St. Johann in Tirol, Steinach am Brenner, Telfs, Wattens kaj Wörgl. Netirolaj vendejoj troviĝas en Bludenz, Egg, Götzis, Rankweil, Salcburgo kaj Vieno.

Tyrolia kunfondis en 1970 la germanlingvian katolikan eldonejan reton Verlagsgruppe engagement.

Literaturo

  • Anton Dörrer: "Die Verlagsanstalten Tyrolia und Athesia in Bozen 1888–1950" - ĉe: Jahrbuch der Gutenberg-Gesellschaft 1950, p. 274–279
  • Hanns Humer (red.): Tyrolia – Athesia. 100 Jahre erlebt, erlitten, gestaltet. Ein Tiroler Verlagshaus im Dienste des Wortes, Verlagsanstalt Tyrolia Innsbruck, Verlagsanstalt Athesia Bozen, Innsbruck 1989, ISBN 3-7022-1731-2
  • Moritz Windegger (red.): 100 Jahre Tyrolia-Athesia: 1907–2007, ein Tiroler Verlagshaus. Geschichte und Zukunft, Bozen 2007

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Firma Athesia-Tyrolia-Druck Gesellschaft m.b.H. prezentado en la firmara listo firmenabc.at
  2. tutfirma informbroŝuro
  3. "Vom Drucker zum Landeshauptmann" - ĉe: stol.it,24.11.2009
  4. listo de la filioj
47.2595811.37241

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.