Turkov
| Turkov | |
| ĉeĥe: Turkov | |
| natura memorindaĵo | |
Natura memorindaĵo
| |
| Oficiala nomo: Turkov | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono |
| Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
| Parto de | Ostrava |
| Urbaj partoj | Třebovice, Martinov, Poruba |
| Situo | Turkov |
| - koordinatoj | 49° 50′ 36″ N 18° 11′ 29″ O / 49.84333 °N, 18.19139 °O (mapo) |
| Plej alta punkto | |
| - alteco | 215 m s. m. |
| Plej malalta punkto | |
| - alteco | 213 m s. m. |
| Areo | 0,2012 km² (20,12 ha) |
| Biomo | Malsekejo |
| Plantaro | Glata ulmo, Kverko |
| Proklamita | 25-an de septembro 1993 |
| - proklaminto | Magistrato de urbo Ostrava |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |
| Retpaĝo: www.turkov.cz | |
Turkov estas inundebla arbaro troviĝanta sur limo de ostravaj urbopartoj Třebovice, Martinov kaj Poruba. En la jaro 1993 ĝi estis proklamita kiel naturmemorindaĵo.
Priskribo
Temas pri izolita teritorio de ekosistemo de inundebla arbaro. En la sudokcidenta kaj orienta partoj troviĝas digoj de eksaj fiŝlagoj plantitaj de kverkoj maljunaj proksimume 200 jaroj. Post inundo en la jaro 1997 la teritorio akiris karakteron de senflueja kaldronejo. La inundo fakte likvidis la devenan malsekejajn alnejojn kreskantaj sur la lokoj de la eksaj fiŝlagoj. Nuntempe la malsekejaj alnejoj regeneras. Sed malgraŭ tio eĉ ĉi tie restis kelkaj interesaj specioj, ekz. lunario (Lunaria rediviva), taliktro (Thalictrum lucidum), flava iriso (Iris pseudacorus), glata ulmo (Ulmus minor) aŭ moska adokso (Adoxa moschatellina).
Krom la arboj, arbedoj kaj plantoj ĉi tie kreskas ankaŭ raraj specioj de fungoj, kiel estas ekzemple hepata fistulino (hepatfungo) (Fistulina hepatica), helomorfa ripartito (Ripartites helomorphus), armena kserokomo (Xerocomus armeniacus), nesta filotopso (Phyllotopsis nidulans), ruĝflava filoporo (Phylloporus rhodoxanthus), nudigita askobolo (Ascobolus denudatus) aŭ polisperma kamaropso (Camarops polysperma). En julio de 2009 estis en Turkov remalfermita sciiga vojo, kiun kreis civitana asociiĝo Ekoliceo kunlaboranta kun Fondaĵo Via Vitae Fond Apogo. Bildojn sur tabuletojn pentris Ludvík Kunc.
Nuntempe la ekzistado de la natura memorigaĵo estas endanĝerigita pro planita alkondukila ŝoseo al aŭtostrado 47 (la t.n. Norda komunikilo). Kontraŭ la ŝanĝo de teritoria plano kaj konstruado de Norda komunikilo tra Turkov protestas ekologiistoj kaj ankaŭ ĉi tieaj loĝantoj.[1] Gvidantaro de la urbo mem tial komencas alkliniĝi al varianto de alia vojdirekto[2]
Referencoj
- ↑ Radim Šlezingr, Ŝanĝo: Norda komunikilo tuj tiel ne estos, Moravskoslezský deník, 22.11.2007
- ↑ PLEVA, Martin. Norda komunikilo verŝajne ne kondukos tra Turkov. Moravskoslezský deník alirebla rete. 2009-04-16 [cit. 2009-04-16].
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


