Turkiskolombo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turkiskolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba
Specio: Turkiskolombo Columba bollii
Godman, 1872
Columba bollii
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Turkiskolombo (Columba bollii) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu estas endemia en la insularo Kanarioj kaj nome en la insuloj Tenerife, La Palma, El Hierro kaj La Gomera. Oni observis disajn ekzemplerojn en la insulo Gran Canaria en 2016, kie oni observis ilin antaŭe nur fine de la 19a jarcento.[1]

Ĝi estas rara loĝanto kaj reproduktanto en la montaro de laŭroj. La Turkiskolombo konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas unu blankan ovon.

Ĝi estas 37-40 cm longa kaj aspektas tre malhela palumbo, kio nomigas la specion kiel Turkiskolombo, tio estas malhelblugriza. Ĝi estas vere ĝenerale malhelgriza krom la rozkoloreca brusto. Ĝi ne havas blankajn markojn, malkiel proksima parenco Palumbo, kio kune kun la pli malhela plumaro diferencigas ĝin el aliaj specioj. Ĝi malhavas ankaŭ brunan plumareron kaj la malhelaj strioj de la griza vosto diferencigas ĝin el la alia endemisma kolombo de la insularo Kanarioj, nome la Laŭrkolombo.

La flugo estas rapida, per regulaj frapadoj, kun eventuala subita flugilvipo, karaktera de ĉiu kolombo. Ĝi ekflugas per laŭta flugilfrapado.

La voĉo estas akra kverado.

Tiu birdospecio ricevas la sciencan nomon laŭ la germana natursciencisto Carl Bolle, kiu unue diferencigis ĝin disde la Laŭrkolombo.

Referencoj

  1. Kelkaj aŭtoroj, en Ardeola, 63: 21, citita en Aves de España, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 18.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.