Tuczno
| Tuczno | ||
| germane: Tütz | ||
| Blazono | ||
|
| ||
| urbo | ||
|---|---|---|
Mapo
| ||
| Genitivo de la nomo | Tuczna | |
| Provinco | Okcidenta Pomerio | |
| Distrikto | distrikto Wałcz | |
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
| Fondita en | 1306 | |
| Urborajtoj | 1331 | |
| Koordinatoj | 53° 11′ N, 16° 8′ O (mapo)53.18333333333316.133333333333Koordinatoj: 53° 11′ N, 16° 8′ O (mapo) | |
| Areo | 9,28 km² | |
| Loĝantaro | 2014 (en 2004 (kaj nun?)) | |
| Loĝdenso | 217 loĝ./km² | |
| Poŝtkodo | 78-640 | |
| Telefona antaŭkodo | 67 | |
| Aŭtokodo | ZWA | |
| TERYT | 4324417044 | |
| Estro | Teresa Łuczak (ĉu en 2004?) | |
| Titolo de estro | Urbestro | |
| Adreso de estraro | ul. Wolności 6 | |
| Poŝtkodo de estraro | 78-640 | |
| Ĝemelaj urboj | (Germanio) Märkische Heide | |
| Komunuma retejo | http://www.tuczno.pl | |





Tuczno (jen pole oficiale ekde 1946, historie germane Thuitz 1266, poste Tütz, pole jam menciita interalie kiel Tuczna en 1349 kaj Tuczino en 1571) estas urbo de la provinco Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj ekde la jaro 1999 situas en la distrikto Wałcz.
Historio
Historio de la loĝloko en la mezepoko
En la teritorio sur kiu oni establigis la loĝlokon, ekde plej laste la 4-a jarcento vivis ĝermanoj, plejparte sueboj, kaj ekde la 9-a jarcento aldoniĝis slavoj. Finfine la loĝloko ekestis kiel la ĉelima defendburgo de Pomerio kiu post la militoj fare de pola reĝo Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa komence de la 12-a jarcento eniris en la limojn de Grandpolio. Ekde la mezo de la 13-a jarcento la loĝloko kun la ĉirkaŭaĵo apartenis al la germanlingva margraflando Brandenburgio. De tiu tempo devenas la unua skriba mencio, pri loko Thuitz en 1266, poste estas skriba mencio pri kavaliro Hesse von Wedel kiu venkis kaj akiris la masonitan gardoturon en Tütz en la jaro 1296 kaj plia dokumento en malaltgermana dialekto el la jaro 1305 pri la dono de la loĝloko kiel feŭdo al la kavalira familio von Wedel. En la jaro 1331 la loĝloko ricevis la urborajtojn de Brandenburgio kaj privilegiojn kiuj plibonigis la disvolvon de la urbo. Okazis novkonstruado de la urbo komence de la 14-a jarcento. Tiam estis jam la preĝejo, kaj en la jaro 1338 oni komencis la konstruon de la kastelo de la familio von Wedel. En la jaro 1375 la imperiestro Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio) enlistigis la urbon kiel unu el la dekdu plej bonaj urbaj fortikaĵoj oriente de la rivero Odro. Ĉirkaŭ la jaro 1400 la kastelo havis fosaĵojn. Ekde 1402 la urbo apartenas al la ordeno de germanaj kavaliroj, sed en 1466 konkeriĝas per la Pola reĝlando kaj restas tiel ĝis 1773, kiam la reĝlando Prusio, sekvaĵo de la ordeno de germanaj kavaliroj, prenas ĝin. Tamen la familio von Wedel ankaŭ en la Pola reĝlando restas la lokaj nobeloj, kaj la kamparanoj kiel antaŭe restas parte ĝermanaj parte slavaj.
Historio de la loĝloko de la 16-a ĝis la 20-a jarcentoj
En la 16-a jarcento ankaŭ la urbon atingis la ideoj de Reformacio. De la jaro 1546 populariĝis tie luteranismo, tamen pro forta misiado de la jezuitoj kiuj alvenis al la urbo en 1602, ĝi komence de la 17-a jarcento denove fariĝis parte katolika. En 1773 la urbo kiel menciite pasis de pola regado al la reĝlando Prusio, kadre de la unua dispartigo de Pollando-Litovio. Dum la Napoleonaj militoj la urbon en 1807 konkeris por mallonga tempo la pola armeo. De la jaro 1810 Tütz estis sendependa urbo. Tute liberan urban registaron oni fondis tie en la jaro 1820. Estinte nur ĉe duaranga komerca vojo, Tütz neniam fariĝis la pli granda urba centro. En la jaro 1772 estis nur 715 loĝantoj, en la jaro 1916 - 815, en 1925 - 2132, en 1939 - 2747, kaj en la jaro 1946 - 1647. La urbanoj ĉefe okupiĝis pri la agrikulturo, bredado de bovoj kaj pri fiŝkaptado. La lignaj konstruaĵoj estis tute bruligitaj dum la incendioj. La plej grandaj bruligoj okazis en la jaroj: 1581, 1660, 1740 kaj 1834. La kristana preĝejo konstruita en la 14-a jarcento estis transformita al protestantisma preĝejo en la 16-a jarcento. En la jaro 1622 katolikoj konstruis aldonan novan preĝejon. En la 17-a jarcento estis tie katolika lernejo, kaj en la 18-a jarcento aldoniĝis socia prizorgejo. Ekde 1871 la urbo estis parto de la Germana Imperiestra Regno. Fine de la 19-a jarcento la urbo estis iom periferia centro de la komerco kaj la produktejo de la agrikulturaj fruktoj kaj legomoj. Dum la 1920-aj kaj 1939-aj jardekoj tie konstruiĝis grandegaj milit-fortikaĵoj, kiuj dum la Dua Mondmilito estis unu el la elementoj de t.n. la Defendfortikaĵoj de Pomerio. La bunkroj kiuj postrestis post la Dua Mondmilito estis grandparte eksplodigitaj fare de la soldatoj de la Ruĝa Armeo. Tütz estis ekokupita de la sovetiaj taĉmentoj la 11-an de februaro 1945. Tiam je 80 procentaĵoj estis detruita la urbo.
Post la fino de Dua Mondmilito la urbo doniĝis al la komunisma Pola Popola Respubliko laŭ la decido de la Potsdama konferenco. Komenciĝis la forpelo de la germana loĝantaro kaj anstataŭigo de ĝi per poloj de centra kaj orienta Pollando oriente de la Curzon-linio. Post la milito okazis la rekonstruo kaj disvastigo de la urbo, tamen la urbo perdis la antaŭan arkitekturan karakteron.
Pollingva bibliografio
- Roman Gniot, Paweł Piotrowski, Zbigniew Tomczak, Pojezierze wałeckie, Wałcz: DarPress, 2004.
- Eryk Krasucki, Radosław Ptaszyński, Józef Borzyszkowski, Radosław Gaziński, Tuczno poprzez wieki. Studia i szkice, Szczecin: Uniwersytet Szczeciński. Instytut Historii i Stosunków Międzynarodowych, 2015.
- Edyta Tomczyk, Piotr Ostrowski, Tomasz Wieczorek, Pomorze część zachodnia na weekend, Bielsko-Biała: Pascal, 2002.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




