Trapo

Trapo estas genro de akvaj herboj, el kiuj la plej konata specio (Trapa natans aŭ kvarkorna trapo; akvonukso) estas eŭropa unujara akva herbo, kun metrolongaj tigoj, portantaj subakve plumforme aranĝitajn radikojn, dum la flosantaj partoj de la tigoj portas rozeton el pufapetiolaj folioj kun unuopaj blankaj floroj kaj kun fruktoj, kiuj estas nigra-brunaj drupoj (aŭ glanofrukto?) havantaj 4 kornoformajn elkreskaĵojn. Ties internon oni manĝis krude aŭ kuirite. Ĝi havas kaŝtanguston. Ĝi kreskas en ne- aŭ apenaŭ fluantaj akvoj (ekz. en inundareo). Pro organika poluado trapo malaperas el la areo. Ĉar ĝi ne toleras la natriajn jonojn, tute mankas en la sodiĝantaj akvoj.
La ŝosa planto aperas en Hungario fine de majo kaj floras en julio-aŭgusto. La etaj floroj estas blankaj, la polenadon faras insektoj, sed oftas la mempolenado. La frukto evoluas subakve, el la kalikoj formiĝas la karakterizaj kornoj. La semoj maturiĝas je oktobro-novembro. La frukto subgrundiĝas kaj tie kaptas per la kornoj la grundon. Se la semoj elfalas, la frukto ofte aperas surakve, ĉar la ekstera ŝelo longtempe malkonstruiĝas pro la enhavanta tana acido.
La frukto entenas 50 % da karbonhidratoj, 20 % da proteinoj, ĝia gusto similas al tiu de la marono.
La kvarkorna trapo estas protektita planto en Hungario.
Pliaj specioj
- Trapa bicornis dukorna trapo en Ĉinio
- Trapa bispinosa dudorna trapo en Hindio
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.