Traktoro






Traktoro estas motorhava, grandpovuma, etrapida veturilo sur pneŭmatikaj radoj aŭ raŭpoj (raŭpotraktoro aŭ ĉenbenda traktoro) por agrikulturo. Traktoroj estas uzataj ankaŭ por treni ŝarĝveturilojn kaj por fari enurbajn laborojn (fosado de kavoj, purigo de stratoj k.a.).
Historio




La unuaj traktoroj evoluis fine de la 19-a jarcento, el moveblaj kaj fiksaj vapormaŝinoj de la agrikulturaj mastrumejoj. En la 1890-aj jaroj oni tiris jam plugilon per vapormaŝino. La unuan benzinmotoran agrikulturan maŝinon faris la forĝisto John Froehlich (1892) en Iovao. La unua sukcesa serioprodukta firmao estis tiu de C. W. Hart kaj C. H. Parr en Iovao, Charles City. Dum la Unua Mondmilito, la usona Holt-traktoro servis kiel ekzemplo por la britaj kaj francaj tankoj. Dan Albone inventis la unuan sukcesan malpezan farman traktoron.
La hodiaŭaj traktoroj moviĝas per benzino, dizeloleo, kerozeno, fluida propangaso. La movan forton transdonas kardana ŝafto al la 8–10-grada rapidŝanĝilo kaj per diferencialo al la du postaj, grandaj radoj. La motoro havas la povumon de min. 120 ĈP.
La radaj traktoroj havis komence ŝtalan radon, la pneŭo aperis ekde 1932.
Funkciado
La ĉenbendaj traktoroj pro la malgranda grundopremo (je surfaco) estas uzeblaj sur lozaj aŭ gluaj grundoj.
Ekzistas ankaŭ traktoroj, ĉe kiuj ĉiu rado estas pelata. Ili estas uzeblaj eĉ sur tiuj grundoj, kiel eĉ ĉenbendaj, pneŭaj traktoroj jam ne.
Specoj de traktoroj estas:
kaj aliaj.
Varmarkoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.