Trakforko
| Trakforko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| trakŝaltilo • ŝaltiloj kaj transirejoj | |||||
| |||||
Trakforko estas instalaĵo en fervoja trako, kiu ebligas al trajno debranĉiĝi de la linio.
Laŭ la manipula forto ekzistas tri tipoj de forkoj:
- manaj trakforkoj, manipulataj de homo per levumilo; la levumilo povas esti apuda aŭ efiki defore per ŝnuroj;
- elektromekanikaj trakforkoj, kiujn movas elektra motoro;
- oleodinamikaj (hidraŭlikaj) trakforkoj, kiujn movas premita oleo.



Ĉe ordinara trakforko la eksteraj reloj (la dekstra de la dekstra branĉo kaj la maldekstra de la maldekstra) estas seninterrompaj kaj fiksaj; la internaj estas moveblaj kaj havas breĉon por permesi al la internaj radoj kruci la neuzatan relon. La du moveblaj reloj estas ligitaj kaj moviĝas kune; aŭ unu aŭ la alia alpremiĝas al ekstera relo por direkti la radojn en la dezirata direkto.
Trakforkoj ebligas nur limigitan rapidon; tiu dependas de du faktoj:
- Almenaŭ unu el la du vojoj de trakforko devas esti kurba, kaj la kurbeco limigas la rapidon. Ju pli granda estas la kurboradiuso, des pli rapida povas esti la trajnoj, sed des pli longaj (kaj kostaj) devas esti la trakforkoj. La maksimuma rapido por la nekurba vojo (se tia ekzistas) ordinare estas pli alta.
- La breĉoj en la internaj reloj puŝas la radojn kaj portas la riskon, ke rado dereliĝu. Por eviti tion ekzistas gvidaj relpecoj, kiuj premas la alian radon al ĝia relo. Sed tiu mekanismo eltenas nur certan maksimuman rapidon. Trakforkoj por tre altaj rapidoj bezonas duan moveblan parton, kiu fermas po unu el la breĉoj.
Ekzistas trakforkoj kun kvar moveblaj partoj, kiuj ĉe kruciĝo de trakoj ebligas el ajna direkto la elekton inter du vojoj. Malgraŭ kvar moveblaj partoj ili havas nur du poziciojn: krucan (la du eblaj vojoj interkruciĝas) kaj tanĝan (ili tanĝas unu la alian).
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

