Tortola

| Tortola | ||
|---|---|---|
| insulo [+] | ||
| Akvejo | Kariba maro | |
| Supermara alteco | 244 m [+] | |
| Koordinatoj | 18° 25′ N, 64° 35′ U (mapo)18.416666666667-64.583333333333Koordinatoj: 18° 25′ N, 64° 35′ U (mapo) | |
| Plej alta punkto | Mount Sage [+] | |
| Longo | 18 km (11 mi) | |
| Larĝo | 5 km (3 mi) | |
| Akvokolektejo | 55,7 km² (5 570 ha) [+] | |
| Areo | 55,7 km² (5 570 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 23 908 [+] | |
| Horzono | UTC−04:00 [+] | |
![]() |
||
| Tortola | ||
Tortola estas la plej granda kaj plej loĝata insulo de la Britaj Virgulininsuloj. Tortola havas enloĝantaron de 23,908 kaj la plej granda urbo de la insulo estas Rod-Taŭon, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de la Britaj Virgulininsuloj [1].
La plej alta punkto sur la insulo kaj la tuta insularo estas Monto Salvio (Mount Sage) je 523 m . Granda parto de ĝia arbara tereno estas deklarita naturrezervejo, kiu estas alirebla kun bon-markitaj ekskursaj vojoj.
La Britaj Virgulininsuloj estas centra loko por bankaj kaj financaj servoj. Tiuj bankaj kaj financaj servoj estas centra komponanto de la ekonomio de la insulo. Pro la internacia kompania komerca juro kiu estis promulgita sur la insulo en la 1980-aj jaroj, la insulo iĝis imposta rifuĝejo, kaj poste, pro la granda kvanto de komerca agado, fariĝis unu el la plej riĉaj insuloj en la Karibio.
Turismo ankaŭ estas grava komponanto de la ekonomio de la insulo. Vizitantoj al la insulo alteriĝas ĉe Beef Island kaj de tie transiras la Queen Elizabeth Bridge al Tortola. La strandoj de la insulo estas populara turisma loko.
Kvankam la insuloj estas brita transmara teritorio, la oficiala valuto en la insuloj estas la usona dolaro.
Bildoj
-
Golfeto Kana Ĝardeno
-
Plaĝo Lambert
-
Vido de la Norda Marbordo
-
Panorama vido de la haveno ĉe Rod-Taŭno
-
Panorama vido de Jost van Dyke rigardante Nord-Okcidenten de supro al golfeto de la kontrabandisto (Smuggler's cove)
Referencoj
- ↑ Tortola. British Virgin Islands. Arkivita el la originalo je 6 October 2012. Alirita 14 February 2013 .
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





