Torgnon
| Torgnon | |||||
| komunumo de Italio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Ŝtato | |||||
| Regiono | |||||
| Provinco | AO Aosta Valo | ||||
| Geografia situo | 45° 48′ N, 7° 34′ O (mapo)45.87.5666666666667Koordinatoj: 45° 48′ N, 7° 34′ O (mapo) | ||||
| Supermara alteco | Inter 800 kaj 3320 m | ||||
| Areo | 42 km² | ||||
| Loĝantaro | 557 (2023) | ||||
| Loĝdenso | 13 loĝantoj/km² | ||||
| Najbaraj komunumoj | Antey-Saint-André, Bionaz, Châtillon, Nus, Saint-Denis, Valtournenche kaj Verrayes | ||||
| Patrono | Sankta Marteno | ||||
| Festa tago | 11-a de novembro | ||||
| Nomo de loĝantoj | Torgnoleins (france, itale) | ||||
| Poŝtkodo | 11020 | ||||
| Imposta kodo | L217 | ||||
| Kodo laŭ ISTAT | 007067 | ||||
| Telefona prefikso | 0166 | ||||
| Estro | |||||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Torgnon (itale Torgnon; ankaŭ konata kiel Torgnone, dum la periodo de faŝismo) estas komunumo en la regiono Aosta Valo, en la nord-okcidenta Italio, grandparte loĝata de franclingvanoj kaj de aostvalaj dialektanoj. Fine de 2023 en la komunumo vivis 557 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Antey-Saint-André, Bionaz, Châtillon, Nus, Saint-Denis, Valtournenche kaj Verrayes.
Kristana patrono estas la sankta Marteno de Tours, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Geografio
La komunumo konsistas el aro da 22 montaraj vilaĝoj, situantaj en la valo Valtournenche. Tie loĝas 538 homoj (en 2007)[1]. La alto super marnivelo varias inter 800 kaj 3320 metroj.
Historio
La komunumo Torgnon riĉas je historiaj heredaĵoj. En Chaté kaj Chatrian estis eltrovitaj restaĵoj el la pratempo, kio kredindigas, ke la komunuma teritorio jam estis loĝata antaŭ la alveno de la Romianoj.
Ekde Mezepoko la komunumo iĝis parto de la Sinjorio de Cly, kies kontrolo etendiĝis trans la Alpoj, ĝis Siono, en Svisio. Dum la tiraneca regado de Pierre de Cly, la feŭdo al kiu apartenis Torgnon estis konkerita de la Savoja dinastio, kiu ĝin administris dum la sekvaj 200 jaroj per delegita kastelestro.
En 1550 ĝi estis transdonita al la familio Moralis, poste al la familio Fabri, Roncas kaj fine Bergera; en 1750, la familio Bergera rezignis pri siaj feŭdaj rajtoj.
Hodiaŭ restas, el la sinjoria periodo, la irigaciaj kanaloj, la muelilo Etirol kaj la restaĵoj de la hospico en Chavacour. Tiu ĉi lasta konstruaĵo situis laŭ la strato kiu ligis la teritorion de Torgnon al la proksima kantono Valezo, en la sud-okcidenta Svisio. La strato transpasis la montojn Chavacour, For, Collomb kaj Théodule, kaj utilis por komercadi brutojn kaj la muskatvinon de Chambave.
Parolataj lingvoj
La plejparto el la loĝantoj en Tornjon parolas denaske la arpitanan lingvon, kaj komunikas per la aostvala dialekto.
Laŭ popolnombrado[2], 62,05% el la loka loĝantaro denaske parolas la francan, dum 27,82% denaske parolas la italan. Oni atentu ke, ĉe popolnombradoj, la denaskaj parolantoj de la arpitana estas inkluzivitaj en tiuj de la franca. La restanta procento konsistas el parolantoj de aliaj lingvoj aŭ nerespondintoj.
Subdividaĵoj
La komunuma teritorio entenas la jenajn vilaĝojn: Berzin, Champagnod, Champeille, Chaté, Chatrian, Cheille, Chesod, Cortod, Etirol, La Gombaz, Mazod, Mongnod (capoluogo), Nozon, Pecou, Ronc Dessous, Ronc Dessus, Septumian, Triatel, Tuson, Valleil, Verney, Vesan Dessous kaj Vesan Dessus.
La nomo de la vilaĝo Nozon, kurioze, estas kaj ambigramo kaj palindromo.
Atingeblo
Aŭtomobile
Torgnon kaj ties subdividaĵoj facile atingeblas aŭtomobile per la italia nacia aŭtoŝoseo A5 Torino-Aosto-Blanka Monto. El ambaŭ direktoj, la plej proksima elirejo estas tiu de Châtillon/Saint-Vincent. Elirinte, oni pluiru laŭ la regiona strato SR 42 en la direkton de Cervinia, Valtournenche aŭ (se tio jam videblos) Torgnon. Post proksimume 10 km, oni sekvu la indikojn al Torgnon kaj eliru el la strato SR 42, ĝirante maldekstren. Oni pluiru ĝis Torgnon (proksimume 2 km).
Trajne
La plej proksima stacidomo, Châtillon/Saint-Vincent, situas preskaŭ 15 kilometrojn for de Torgnon, kaj atingeblas (en 2010) per multenombraj trajnoj de la fervojlinio Torino-Chivasso-Aosto.
El Torino, la vojaĝo daŭras proksimume du horojn; el Milano, tri horojn; el Chambery, kvar horojn.
Aŭtobuse
El Châtillon eblas atingi Torgnon, krom per taksio, ankaŭ per la interurba aŭtobuslinio Châtillon-Torgnon, kaj dum labortagoj kaj dum feritagoj.
Bildaro
-
Situo de la komunumo Torgnon en la regiono Aosta Valo.
-
La urbosigno en la vilaĝo Nozon estas ambigramo.
Referencoj
- ↑ Laŭ datumoj de Istat, je la 1-a de januaro 2007 Arkivigite je 2013-07-21 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Laŭ prilingva enketo de la Fondaĵo Arkivigite je 2017-07-05 per la retarkivo Wayback Machine Émile Chanoux.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (france kaj itale)
- Oficiala porturisma retejo de la urbo Torgnon (angle, france, itale)
- Informoj por skiistoj (itale)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


