Tom Lanoye
| Tom Lanoye | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Tom Emiel Gerardine Aloïs Lanoye | ||||
| Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1958 (67-jaraĝa) en Sankt-Nikolao | ||||
| Lingvoj | nederlanda vd | ||||
| Ŝtataneco | Belgio | ||||
| Alma mater | vd | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | dramaturgo prezenta artisto kreinto tradukisto aktoro verkisto kolumnisto poeto opinia ĵurnalisto | ||||
| Laborkampo | literaturo, traduko, teatrarto kaj dramo | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Sprakeloos ❦ Gelukkige slaven vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Tom Emiel Gerardine Aloïs Lanoye (naskiĝis en Sint-Niklaas la 27-an de aŭgusto 1958) estas flandra verkisto. Li laboras en Antverpeno kaj en Kaburbo.
Lanoye komencis kiel poeto laŭ la stilo de John Cooper Clarke. Kune kun James Bordello li ekde 1981 prezentis siajn verkojn neanoncite en studentaj trinkejoj de la urbo Gento kaj fine de la sama jaro li prezentis sin en la Nokto de la poezio en Utreĥto. Kun la sama vervo li eldonis proprakoste kelkajn libretojn kaj li verkis polemikajn tekstojn por la gazetoj De Zwijger, Propria Cures kaj Humo.
En 1986 aperis lia rakontaro Een slagerszoon met een brilletje (Buĉista filo kun okulvitretoj). Tio kaŭzis lian renomon ĉe la granda publiko. Lia famo pligrandiĝis per pluaj opini-artikoloj en Humo, per lia adapto de War of the Roses de Shakespeare kaj per Monstertrilogie (Monstra trilogio), satiro pri lia amata Flandrio.
Lanoye iĝis la unua "urba poeto" de Antverpeno. Lia kompleta verkaro kiel urba poeto (poemoj, sed ankaŭ paroladoj) estis eldonita en aprilo 2005 sub la titolo Stadsgedichten (Urbaj poemoj).
Bibliografio
- 1983 - De glazen klomp (poezio)
- 1983 - Rozegeur en Maneschijn (eseoj)
- 1984 - In de piste (poezio)
- 1984 - Bagger (poezio)
- 1985 - Een slagerszoon met een brilletje (rakontoj)
- 1986 - Het cirkus van de slechte smaak (kritikoj)
- 1988 - Alles moet weg (romano)
- 1989 - Vroeger was ik beter (eseoj)
- 1989 - De Canadese Muur (teatraĵo, kune kun Herman Brusselmans)
- 1990 - Hanestaart (poezio)
- 1991 - Kartonnen dozen (romano)
- 1991 - Komieken (teatraĵo, laŭ Comedians de Trevor Griffiths)
- 1992 - Doen! (eseoj)
- 1993 - De schoonheid van een total loss (teatraĵo)
- 1994 - Spek en bonen (rakontoj)
- 1994 - Onweer in de tropen (teatraĵo)
- 1994 - Maten en gewichten (kritikoj)
- 1997 - Het goddelijk monster (romano)
- 1997 - Ten oorlog (teatraĵo, kune kun Luk Perceval; ses eroj laŭ Wars of the Roses de Shakespeare. En Germanio ili estis prezentitaj sub la nomo Slachten!)
- 1999 - Zwarte Tranen (romano, gajnis la premion Gouden Uil (Ora strigo) en 2000)
- 2001 - Tekst & uitleg/Woorden met vleugels (kritikoj)
- 2001 - Mamma Medea (teatraĵo, laŭ Eŭripido kaj Apolonio de Rodiso
- 2002 - Niemands Land (poezio)
- 2002 - Boze Tongen (romano, gajnis la premion Gouden Uil (Ora strigo) en 2003)
- 2003 - Veldslag voor een man alleen (teatraĵo)
- 2004 - De Jossen (teatraĵo)
- 2005 - Stadsgedichten (poezio kaj prelegoj)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

