Tom Hurndall
| Tom Hurndall | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 27-an de novembro 1981 en Londono |
| Morto | 13-an de januaro 2004 (22-jaraĝa) en Londono |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Kolegio Winchester Metropola Universitato de Manĉestro |
| Okupo | |
| Okupo | fotisto ĵurnalisto |
Thomas « Tom » Hurndall (naskiĝinta la 29-an de novembro 1981 kaj mortinta la 13-an de januaro 2004) estis fotisto, brita membro de senperforta organizaĵo International Solidarity Movement (ISM) kaj aktivulo kontraŭ la israela okupado de la palestinaj teritorioj.
Cirkonstancoj de lia morto
Laŭ lia fratino, li iris en la Gaza-sektoron ĉar li aŭdis pri eventualaj malobeoj kontraŭ la homaj rajtoj en la okupataj teritorioj, kaj li volis mem vidi, en kiaj kondiĉoj vivas la Palestinanoj, foti kaj priskribi, kion li vidos.[1] La 11-an de aprilo 2003, lian kapon trafis klugo pafita de israela snajpero de la armeo, Taysir Hayb, kio estigis al li neinversigeblajn damaĝojn ĉe la cerbo kaj estigis lian morton malpli ol unu jaron poste.
En aprilo 2003 la israelaj arme-fortoj estis misiantaj en Gaza, Rafah. Thomas Hurndall kaj grupo de aktivuloj estis en la ĉirkaŭo, planantaj instali « paco-tendon » sur unu el la najbaraj vojoj cele bloki la israelajn patrolojn. Ĉe armea kontrolejo, la israela armeo raportas, ke la 11-an de aprilo, ĝin trafis pafoj el iu armita palestina grupo kaj sekve ĝi devis kontraŭpafi, kio devigis la grupon de Thomas Hurndall (naŭ aktivuloj) forlasi sian « paco-tendon » por serĉi ŝirmejon. Tiam, trapaŝante la vojon, la ĵurnalisto, kiu surhavis oranĝ-koloran veŝton, estis celita de israela snajpero. Laŭ la organizaĵo ISM kaj palestinaj atestantoj, kvankam Thomas Hurndall ja estis sur la strato, lia celo estis « savi tri palestinajn infanojn kaj meti ilin en sekuran lokon ». Hurndall enkomatiĝis sekve de sia vundo kaj en ĝi restis ĝis sia morto, naŭ monatojn poste.
Justicaj sekvoj
Laŭ ĵurio, Tom Hurndall estis intence mortigita. La militisto, kiu respondecis pri la vundoj estigintaj la morton de Thomas Hurndall, estis deklarita, kiel kulpinto de la morto de la ĵurnalisto. La soldato unue asertis, ke Tom Hurndall estis armita kaj surhavis militistan kamuflan vestaĵon kaj ke li pafis al la israelaj militistoj, tamen lin oni kulpigis pri falsa atestado. Laŭ la verdikto, « la serĝento al-Heib lanĉis vastan kampanjon de mensogoj kaj neĝustaĵoj, cele ektrompi la enketistojn kaj eskapi ian ajn respondecon ».[2]
Internaj ligoj
Eksteraj ligiloj
- angle British peace activist was 'intentionally killed' | World news | guardian.co.uk (Brita pac-aktivulo estis intence mortigita)
Referencoj
- ↑ france http://www.ism-france.org/news/article.php?id=34&type=temoignage&lesujet=Victimes%20ISM Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Parolado de la fratino de Tom Hurndall - Sophie Hurndall
- ↑ france http://www.france-palestine.org/article1942.html titolo "Israela soldato deklarita kulpa pri la murdo de Tom Hurndall"
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

