Tochigi SC

la stadiono

Tochigi Soccer Club aŭ pli mallonge Tochigi SC (jen angle, japane 栃木サッカークラブ aŭ pli mallonge 栃木S.C., Tochigi Esu Shī) estas japana profesia klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo de 2009 ĝis 2015 kaj ekde 2018 apartenas al la 2-a divido de la Japana Profesia Futbala Ligo, kaj estas la sola pinta japania klubo kiu havas la usonan nomon "soccer" por futbalo en sia nomo, kio ŝuldiĝas precipe pro prefero de la brita vorto "football" en la ligo.

Ĝi havas sian sidejon en la urbo Ucunomija, ĉefurbo de la samnoma gubernio Toĉigi. Origine la klubo ekde 1953 estis sporta klubo nur por instruistoj kaj nomiĝis 栃木教員サッカー部 (latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Tochigi Kyōin Sakka Bu, do "futbala klubo de instruistoj de Toĉigi"), sed post kiam komence de la 1990-aj jaroj pli kaj pli da homoj el aliaj profesioj akceptiĝis en la klubo, oni en 1994 rezignis pri la origina nomo kaj adoptis la nunan, anglalingvan.

Iuj futbalistoj de la klubo


Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.