Tobolo

Tobolo
rivero
Bazaj informoj
Situo Kostanajo (Kazaĥio),
Kurgana provinco, Tjumena provinco (Rusio)
Rivera reto Ob
Longeco 1 591 km[1][2]
Akvokolekta areo 426 000 km²[1][2]
Fluo
Kuniĝo de Bosbije kaj Kokpektyssai
- Alteco super marnivelo 273 m
- Koordinatoj 51° 28′ 0″ N, 61° 0′ 29″ O (mapo)51.46677777777861.008194444444
Enfluejo ĉe Tobolsk en Irtiŝo
- Alteco 35 m
- Koordinatoj 58° 9′ 14″ N, 68° 12′ 53″ O (mapo)58.15388888888968.214722222222
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj Ubagand:Q2659607
- Maldekstraj Iska, Tavdad:Q83458, Turod:Q588242, Isetd:Q874369, Ujd:Q1346305, Ajatd:Q3729904
Bildo de 1912
Bildo de 1912
Bildo de 1912
Bildo de 1912
Mapo de la Obi-Irtiŝa baseno montranta la riveron Tobol.
Mapo de la Obi-Irtiŝa baseno montranta la riveron Tobol.
Akvokolekta areo de Tobolo
Akvokolekta areo de Tobolo
Map
Tobolo
vdr

Tobolo estas rivero en Rusio kaj Kazaĥio, kiu estas la ĉefa alfluanto de rivero Irtiŝo. Ĝi longas 1 660 km kaj ĝia akvokolekta areo estas 395 000 km2.

Nomo

La nomo evidente estas tjurkdevena, tamen ekzistas pluraj versioj de ĝia signifo[3]:

  • Tabulu — tjurka nomo de la herbo filipendulo (Filipendula ulmaria), abunde kreskanta ĉe ĝiaj bordoj;
  • Tobolak — tatara reganto, kies urbeto staris ĉe ĝia bordo (nun vilaĝo Toboltura en Tobolska distrikto).

Rusa historiisto Nikolaj Abramov, listiginta ambaŭ versiojn, esprimis dubon rilate la duan, supozinte ke pli verŝajne la reganto ricevis sian nomon laŭ tiu ĉi granda rivero, ne inverse.

Historio

Tobolo estas unu el la kvar gravaj riveroj de la Siberia Ĥanujo. En 1428, la ĥano estis mortigita en la batalo de Tobolo.

En la 16-a jarcento, Tobolo estis la orienta fino de Ĉerdina vojo, kiu gvidis okcidenten al riveroj Viŝera kaj Kama.

Vojaĝanto Sergej Turbin en la 1860-aj jaroj plendis ke la transporta potencialo de la rivero ne estas plenforte uzata.

Citaĵo
 Реки Ишим и Тобол, вытекая из глубины киргизских степей, проходят чрез земли успешнейшего земледелия и огромного скотоводства, и в тоже время нуждающиеся в лесе; в дальнейшем течении обе реки вступают в область дремучих лесов-урманов, где и хлеб и мясо дороги; это в самой Сибири. Непрерывный водяной путь от Петропавловска и Кургана до Тюмени легко может доставить возможность многим произведениям этих городов и их окрестностей появляться на рынках Европейской России. И что же? До сих пор все пароходство по Тоболу ограничивается плаваньем от Тобольска до устья Туры, а по Ишиму еще не пробовали. Против этого говорит, что между Ялуторовском и Курганом по Тоболу, и между Ишимом и Петропавловском по Ишиму есть мельницы; но неужели оне могут составлять непреодолимое препятствие и неужели частный интерес будет всегда предпочитаться общественному?   Riveroj Iŝimo kaj Tobolo, elfluante de profundo de la kirgizaj stepoj, trairas la terojn de plej sukcesa terkultivado kaj grandega brutobredado, kaj samtepe bezonantajn lignon; poste ambaŭ riveroj eniras areon de netraireblaj arbaroj-tajgo, kie la greno kaj viando estas kostaj; tio ĉi estas en Siberio mem. Senĉesa akvovojo de Petropavlovsko kaj Kurgano ĝis Tjumeno povas facile ebligi al multaj produktoj de tiuj ĉi urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj aperi sur merkatoj de Eŭropa Rusio. Kaj do? Ĝis nun la tuta vaporŝipa navigado laŭ Tobolo limiĝas je navigado de Tobolsko ĝis riverbuŝo de Turo, kaj laŭ Iŝimo oni ankoraŭ ne provis. Oni kontraŭas tion dirante ke inter Jalutorovsko kaj Kurgano laŭ Tobolo, kaj inter Iŝimo kaj Petropavlovsko laŭ Iŝimo haveblas muelejoj; sed ĉu vere ili povus esti nesuperebla obstaklo kaj ĉu vere privata intereso ĉiam estos preferata al tiu publika? 
— Sergej Turbin, Lando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872][4]

Urboj ĉe Tobolo

Ĉefaj alfluantoj

Literaturo

  • Абрамов, Николай. (2019) Павел Белоглазов: Река Тобол с ее притоками // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 79–83. ISBN = 978-5-6040631-3-2.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Tobolo (ruse) — artikolo el la Granda Sovetia Enciklopedio.
  2. 2,0 2,1 Tobol en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).
  3. Абрамов, Николай. (2019) Павел Белоглазов: Река Тобол с ее притоками // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 80. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  4. Турбин, С.И.. (1872) Страна изгнания: от Осы до Иркутска (ruse), p. 65. ISBN =.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.