Ting

T(h)ing aŭ Ding (malnovnordlande: þing) estis kunveno de ĝermanoj, aparte pro juĝaj kaŭzoj. Ĝi okaziĝis sub libera aero, ofte sur montetoj aŭ sub arboj.
La ejoj estis sub protekto de dioj. Antaŭ la inaŭguro fariĝis Hegung do sanktigo kun solenaj deklaroj kaj demandoj. Sekvis proklamo de dumkunvena paco fare de la tribunalgvidanto kaj akurata klarigo de la teritorio de la kunvenejo.
La partopreno estis komence rajto kaj devo de ĉiuj liberaj kaj defendkapablaj viroj. Estris ĝin iam la reganto (reĝo, princo), ĉe la frankoj la grafo kiu ĉirkaŭvojaĝis al la diversaj tribunale unuiĝintaj vilaĝoj kaj triboj (po unu por ĉirkaŭ cent).
Oni distingu inter:
- aŭtentika, orda: regule post certa tempospaco kun partoprendevo por ĉiuj
- de juĝisto ordonita kunveno (Botding[1]): por ĉiuj invitataj (intertempe ankaŭ por ekspuniĝo - Bußding)
- kompletiga: por fini ĉiujn neresolvitajn tagordopunktojn antaŭaŭjn (Afterding)
La juĝistaro konsistis el la juĝisto kaj komisiono. Kondamno nur eblis ĉe unuanimeco. Karlo la Granda limigis la sinprezento-devo je tri fojoj por ljaro kaj enkondukis kontinuan laikan juĝistaron. Dum la malfrua mezepoko la tutkomunuma kunjuĝado ĉesis kaj la laikaj juĝistoj anstataŭis ilin.
Bieno, kie normale okazis tiaj kunvenoj, havis diversajn nomojn: Dingstuhl, Dingbank aŭ Dinghof. La ĉefo de tia bieno nomiĝis Dinggraf kiu aŭ mem juĝis aŭ jesis reprezentiĝon fare de oficialujo (Dingvogt). Se post komenco de juĝproceso la akuzitaj fuĝis oni parolis pri Dingflüchtigkeit.
Ekzistis ankaŭ fakterminoj laŭ regiono: Gauding (por la govio), Burgding (por la burggrafujo). Eĉ nun en Islando la vorto uzatas por la respondeca juĝeja distrikto. En Norvegujo la parlamento nomiĝas Stortinget[2], en Danujo oni nomas la du ĉambrojn parlamentajn Folketinget kaj Landstinget.
Fonto
- Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 17 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
- Frode Iversen: "Concilium and Pagus—Revisiting the Early Germanic Thing System of Northern Europe." - Ĉe: Journal of the North Atlantic. Special Volume 5, 2013, p. 5–17.
- kelkaj ejoj en Norda Europo
Notoj
- ↑ En tiu ĉi artikolo uzatas la fakterminoj en la germana lingvo.
- ↑ hejmpaĝo de la norvegia parlamento
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.