Timora apuseto

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Timora apuseto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Collocalia
Specio: Timora apuseto C. neglecta
Collocalia neglecta
(Gray, GR, 1866)
Sinonimoj

Collocalia esculenta neglecta

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Timora apusetoTimora salangano (Collocalia neglecta) estas malgranda apuso de la genro Collocalia kaj unu el 11 specioj de la genro. Ĝi estas endemio en Indonezio, nome en Malgrandaj Sundoj.

Ĝia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi antaŭe estis konsiderata subspecio de la brila apuseto.

Taksonomio

La Timoran apuseton priskribis la angla zoologo George Robert Gray en 1866 kun la dunoma nomo Collocalia neglecta. La tipa loko estas la insulo Timoro en la Malgrandaj Sundoj, kio nomigas la specion en la ordinara nomo.[1][2] La specia epiteto neglecta devenas el Latina neglectus signife "nekonata", "preterrigardita" aŭ "neglektita".[3]

Ĝi estis iam traktita kiel subspecio de la brilapuseto sed estis plialtigita al specistatuso baze sur la rezultoj de detala analizo de apusetoj de la genro Collocalia publikigita en 2017.[4][5]

Estas jenaj du subspecioj:[5]

Aspekto

La Timora apuseto estas 9–10 cm longa kun kvadrata vosto.[7] Ĝi havas satenan grizbluan dorson kun iomete brilaj krono kaj vosto. La gorĝo kaj supra brusto estas mezgrizaj kun pli hela rando de la plumoj. La malsupra brusto, flankoj kaj ventro estas blankaj, sed la pugo estas malhela. Estas obtuze blankaj makuloj sur la internaj retoj de la vostoplumoj. Plej multaj birdoj havas plumtufon sur la halukso, la malantaŭen direktita piedfingro. Subspecio perneglecta estas pli malhela kaj havas pli da brilo sur la plumoj.[4]

Referencoj

  1. (1866) “A synopsis on the species in the genus Collocalia, with descriptions of new species”, Annals and Magazine of Natural History 17, p. 118–128 [121]. 
  2. (1940) Check-list of Birds of the World 4. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. 4,0 4,1 (2017) “Speciation in Indo-Pacific swiftlets (Aves: Apodidae): integrating molecular and phenotypic data for a new provisional taxonomy of the Collocalia esculenta complex”, Zootaxa 4250 (5), p. 401–433. doi:10.11646/zootaxa.4250.5.1. 
  5. 5,0 5,1 Owlet-nightjars, treeswifts & swifts. World Bird List Version 7.3. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 2a de Aŭgusto 2017 .
  6. Mayr, Ernst. (1944) The birds of Timor and Sumba, Bulletin of the American Museum of Natural History 83. American Museum of Natural History.
  7. Glossy Swiftlet (Collocalia esculenta). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Alirita 23a de Aŭgusto 2017 .
  • Chantler kaj Driessens, Swifts (ISBN 1-873403-83-6)
  • Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000) Swifts: a Guide to the Swifts and Treeswifts of the World, 2a eld., Pica Press, East Sussex.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.