Timoleono
| Timoleono de Sirakuzo (411 a. K. - 337 a. K.) Historio de Sirakuzo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Timoleono ŝipveturas al Sicilio (kiel prezentita en "Infanoj" de Plutarko, 1900)
| |||||
| Persona informo | |||||
| Τιμολέων | |||||
| Naskiĝo | 411 a. K. en Korinto, Grekio | ||||
| Morto | 337 a. K. en Sirakuzo, Granda Grekio, nuna Sicilio, Italio | ||||
| Lingvoj | antikva greka vd | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Timophanes (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto militisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Timoleono estis greka ŝtatestro kaj generalo. Kiel brila generalo, ĉampiono de Grekio kontraŭ Kartago, kaj batalanto kontraŭ despotismo, li estas intime ligita al la historio de Sicilio, precipe Sirakuzo.
Frua vivo
Timoleono estis membro de la korinta oligarkio. Meze de la 360-aj jaroj a.K., Timofano, frato de Timoleono, ekposedis la akropolon de Korinto kaj efike faris sin tirano de la urbo. Responde, Timoleono, kiu antaŭe heroe savis la vivon de sia frato en batalo, kaj post plurfoja petegado por ke li ĉesu, implikiĝis en la atenco kontraŭ Timofano. Plej multaj korintanoj aprobis lian konduton kiel patriotan, tamen, la tragika okazaĵo, la efektiva fratmortigo, la malbenoj de lia patrino, kaj la indigno de kelkaj el liaj samcivitanoj, pelis lin al memtrudita frua retiriĝo de politiko kaj civitana vivo dum dudek jaroj.
Sicilio
Pro internaj konfliktoj, la raboj kaj malkresko de Sirakuzo kaŭzitaj de la despotoj Dionizo la 1-a kaj lia filo, kiu sukcedis lin, kaj pro la ripetaj konfliktoj kun la potenca Kartago, grupo de sirakuzanoj sendis helpalvokon al Korinto, ilia patrinurbo, kiu atingis tiun urboŝtaton en 344 a.K. Korinto konsentis pri helpo, sed ĝiaj ĉefaj civitanoj rifuzis akcepti la ŝajne senesperan taskon establi stabilan registaron en tirana, konfliktoplena, nesekura kaj malpacema Sirakuzo.
Timoleono, nomumita de nekonata voĉo en la korinta popola asembleo, estis elektita per unuanima voĉdono por entrepreni la mision. Li ekvelis al Sicilio kun sep ŝipoj, kelkaj el la ĉefaj civitanoj de Korinto, kaj malgranda forto de 700 grekaj dungosoldatoj. Li eskapis kartagan eskadron per inĝenia strategio kaj surteriĝis ĉe Tauromenium (nun Taormino) en 344 a.K., kie li estis amike akceptita. Tiutempe Iketo, tirano de Leontini, estis reganto de Sirakuzo, escepte de la insulo Ortigio, okupita de Dionizo la 2-a, ankoraŭ nominale reganto.

Iketo estis venkita de Timoleono ĉe Adranum, enlanda urbo, kaj forpelita al Sirakuzo. Post sia komenca neatendita sukceso, Timoleono ricevis plifortikigojn el Korinto kaj kelkaj nordokcidentaj grekaj ŝtatoj. Post la sieĝo de Sirakuzo, Dionizo la 2-a kaptis Ortigion en 343 a.K. kun la kondiĉo ke oni donu al li paspermeson al Korinto, kie li finis sian vivon kiel privata, bonhava civitano.
Iketo nun ricevis helpon de Kartago (60 000 viroj), sed malsukceso vekis reciprokan suspekton. La kartaganoj forlasis Iketon, kiu estis sieĝita en Leontini, kaj kiu poste estis devigita kapitulaci. Timoleono tiam estis la mastro de Sirakuzo.
Li tuj komencis restarigolaboron, komencante per la simbola ago detrui la citadelon konstruitan kaj uzatan de la tiranoj por subpremi la popolon de Sirakuzo, kaj anstataŭigi ĝin per tribunalo. Li alportis novajn koloniantojn al la senhomigita Sicilio el la tuta Grekio, kaj restarigis popolan registaron surbaze de la demokratiaj leĝoj de Dioklo. La amfipolo (altranga oficisto), aŭ pastro de la Olimpika Zeŭso (ἀμφίπολος Διὸς Ὀλυμπίου), kiu estis elektita ĉiujare per lotumo el tri klanoj, estis investita per la ĉefa magistratofico. La marko de la reformoj de Timoleono ŝajnas esti daŭrinta ĝis la tempo de Aŭgusto.
Iketo persvadis Kartagon sendi (340 a.K.– 339 a.K.) grandan armeon kun 70 000 viroj, kiu alteriĝis ĉe Lilibaeum (nuna Marsala). Kun trupo de ĉirkaŭ 12 000 viroj, plejparte dungosoldatoj, Timoleono marŝis okcidenten trans la insulon al la ĉirkaŭaĵo de Selinus. Kontraŭ ĉia prognozo, post kiam li estis forlasita de parto de sia armeo, kiu kredis, ke alfronti malamikon ses fojojn pli grandan ol sia propra estis neebla, Timoleono, ĉe la kapo de sia infanterio, gajnis grandan kaj decidan venkon ĉe la Rivero Krimiso. Lia venko eblis pro la fakto, ke la kartaga armeo ankoraŭ ne estis kompletiginta la rivertransiron, do lia malgranda forto devis batali nur kontraŭ la elito de la kartaga forto. Lin ankaŭ helpis perforta ŝtormo malantaŭ liaj trupoj, sed blindiga por la kartaganoj.
Poste, Kartago sendis dungosoldatojn por plilongigi la konflikton inter Timoleono kaj la grekaj tiranoj. Sed tio finiĝis per la malvenko de Iketo, kiu estis kaptita kaj mortigita. Traktato en 338 a.K. estis interkonsentita, per kiu Kartago estis limigita en Sicilio okcidente de la rivero Halycus kaj li kompromisis ne plu helpi siciliajn tiranojn. La plej multaj el la ceteraj tiranoj estis mortigitaj aŭ forpelitaj. Ĉi tiu traktato donis al la grekoj de Sicilio multajn jarojn da paco, restarigita prospero, jurŝtato kaj sekureco kontraŭ Kartago.
Reganto de Sirakuzo
Timoleono establis novan sirakuzan konstitucion, tiutempe priskribitan kiel demokratia. Dum mallonga tempo li havis vastajn povojn ekvivalentajn al supera komandanto. Li invitis koloniantojn el la kontinenta Grekio por helpi en la repopulado de Sirakuzo kaj aliaj siciliaj urboj. Dum ĉi tiu periodo, la greka Sicilio ĝuis rekuperadon de sia ekonomio kaj kulturo.
Ekzilo
Timoleono ekziliĝis en privatan vivon baldaŭ post kiam la celoj, kiujn li serĉis atingi, estis konkeritaj. Li restis preskaŭ universale admirata pro siaj brilaj venkoj, modereco, kaj la restarigo de demokratio post duonjarcento da tiraneco, sufero, preskaŭ ekonomia kolapso, tumulto, kaj senpopoliĝo. Post sia memekziliĝo, kiam gravaj aferoj estis diskutitaj, Timoleono, tiam blinda, estis portata al la asembleo por doni sian opinion, kiu kutime estis akceptita. Li estis entombigita je la kosto de la civitanoj de Sirakuzo, kiuj starigis monumenton al lia memoro en ilia placo de la merkato, poste ĉirkaŭita de portikoj, kaj gimnastikejo nomata Timoleonteum.
Historia analizo
La antikva historiisto Timeo laŭdis Timoleonon. Polibio, antikva historiisto kun oligarkaj simpatioj, diris, ke Timeo estis influita de Timoleono, kaj multaj modernaj historiistoj konsentis kun Polibio. Peter Green diris, ke Timoleono emis ŝajnigi esti demokrato dum li uzis la metodologion de tirano (kvankam bonvole), kaj ke Timoleono provis konservi la eksterajn formojn de demokratio, reformis Sirakuzon laŭ demokratia direkto, kaj detruis la fortikaĵon de la insulo, kiu estis utila al tiranoj en la pasinteco.
Kiam li estis kondukita al la tribunalo pro falsaj kialoj, Timoleono rifuzis esti esceptita, dirante, ke ĉi tio estis la "preciza celo, por kiu li tiel longe laboris kaj batalis - por ke ĉiu sirakuza civitano povu apelacii al la leĝoj kaj libere ekzerci siajn jurajn rajtojn."
La historiisto George Grote konsentis kun la funebra parolado donita de sirakuzano ĉe la funebro de Timoleono, ĉirkaŭ tri jarojn post la venko de Krimiso:
La sirakuza popolo solenas, je la kosto de 200 minoj, la funebron de ĉi tiu viro... Ili aprobis voĉdonon por honori lin por la ĉiama estonteco... ĉar, post kiam Timoleono subpremis la despotojn, li subigis la fremdan malamikon, kaj rekoloniigis la plej grandan inter la ruinigitaj urboj. Li restarigis al la siciliaj grekoj ilian konstitucion kaj leĝojn.[1]
| Antaŭe: | Tirano de Sirakuzo | Poste: |
|---|---|---|
| Dionizo la Juna (346 a.K. - 344 a.K.) | (345 a.K. - 337 a.K.) | Agatoklo de Sirakuzo (320 a.K. - 320 a.K.) Dua Periodo (317 a.K. - 289 a.K.) |
Referencoj
- ↑ Ĉi tiu dokumento estis tradukita el la angla samnoma Vikipedio.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

