Timbaleo
Timbaleoj estas kuba (origine kreola) tamburoparo el unuflanke felotegitaj metalkaldronoj (plejofte el kupro aŭ ŝtalo) sen resonancfeloj, kiuj estas fiksitaj ĉe starigilo, al kiu ankaŭ estas fiksataj unu aŭ pluraj brutosonoriloj kaj aliaj akcesoraĵo kiel lignoblokoj. Foje al tio ankaŭ apartenas cimbaloj. Timbaleoj apartenas al la perkutinstrumentoj, kaj malgraŭ nomsimileco ne estas parencaj kun la timbaloj.
La pli malgranda kaj pli alta timbaleo nomiĝas „primero“ [unua] aŭ „macho“ [virseksulo]; ĝi troviĝas dekstre. La pli granda kaj pli malalta nomiĝas „segundo“ [dua] aŭ „hembra“ [in-seksulo]. La tonala distanco de la tamburoj situas plejofte inter triono kaj kvinono. Timbaleisto ludas starante kaj frapas la felon, sed ankaŭ la tamburorandojn („cáscara“) per du malpezaj tamburbastonoj. Ĉi tiun teknikon oni nomas „paila“ [pato]. Timbaleojn kubanoj ofte ankaŭ nomas „pailas“. Laŭ la kuba verkisto Felipe Pichardo Moya (1892–1957) „pailas“ estas ujoj el ŝtalo aŭ kupro laŭ formo de „duona oranĝo“, uzitaj en la kansukero-fabrikoj por kolekti la kansukero-sukon.
Ekde proks. meze de la 20-a jarcento timbaleoj estas gravaj eroj de kariba muziko, ekz. en salso-bandoj. Aldone ili estas kompletigataj per du brutosonoriloj, lignobloko kaj cimbalo. En Kubo ili foje estas ankaŭ enigita en frapinstrumentaron, kie ili staras maldekstre de la ĉarlestono.
La nomo „timbaleoj“ deduktiĝas de la timbalo, hispane „timbal“, el kiu ili origine evoluis.
Detalajn, ilustritajn informojn pri la historio de la timbaleoj same kiel pri la variaj timbaleo-ritmoj (kun notoj kaj aŭdekzemploj) oferas la libro de Changuito (vd. Literaturo).
Famaj timbaleistoj
- Tito Puente (1923–2000)
- Pucho Brown, estro de Pucho & His Latin Soul Brothers
- Changuito, fakte José Luis Quintana (pli frue Los Van Van)
- Amadito Valdés (Projekto Buena Vista Social Club
- Nicky Marrero (Fania All-Stars)
- Karl Perazzo (Santana)
Literaturo
Changuito (Jose Luis Quintana): A Masters Approach to Timbales. Book + CD. Alfred Publishing, 1998.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.