Tim Westover
| Tim Westover | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 24-an de majo 1982 (44-jaraĝa) | ||||
| Lingvoj | Esperanto • angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | esperantisto verkisto programisto | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tim WESTOVER (naskiĝis la 24-an de majo 1982) estas estrarano de Esperanto-USA kaj plurfoje premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li esperantiĝis en 2000 kaj unue elektiĝis kiel estrarano de ELNA (nun Esperanto-USA) en 2001[1]. En 2005 li estis reelektita al la estraro de Esperanto-USA.[2]
S-ro Westover estis dufoje helpinstruisto ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) en Brattleboro, Vermonto kaj San Diego, Kalifornio.
En 2005, s-ro Westover gajnis la trian premion por prozo en la Belartaj Konkursoj de UEA pro sia novelo "Spektaklo." En 2006, li gajnis la duan premion por prozo pro sia novelo "Meduzet'." En 2007, li gajnis la unuan premion por prozo pro sia novelo "Ruĝvela Ŝipo." Krome li gajnis honoran mencion en la konkurso LIRO-2006 pro sia novelo "Nia Bestoĝardeno" kaj duan premion por prozo en la konkurso MUZO-2007 pro sia novelo "La Malplena Urbo." Liaj verkaĵoj estis publikigitaj en Fonto, Literatura Foiro, Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto kaj La Brita Esperantisto, inter aliaj.
Kontribuis al BA1.
En 2009 aperis lia novelaro Marvirinstrato. La libro estas aparte notinda pro sia aperigo sub la permesilo Creative Commons, kiu permesis senpagan elŝuton Arkivigite je 2009-06-12 per la retarkivo Wayback Machine de la elektronika verko, kaj ankaŭ liberan uzadon de la enhavo en aliaj verkoj (ekz. bultenoj, ĵurnaloj, kursoj, kluboj, kaj podkastoj). Marvirinstrato aperis ankaŭ kiel papera libro Arkivigite je 2009-08-03 per la retarkivo Wayback Machine.
Fontoj
- ↑ Retejo de la aŭtoro. Arkivita el la originalo je 2009-08-04. Alirita 2009-04-22 .
- ↑ La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 2
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

