Thomas Fabri
| Thomas Fabri | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1380 |
| Morto | 1-an de januaro 1420 (40-jaraĝa) |
| Lingvoj | nederlanda |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto kantisto |
Thomas Fabri estas komponisto el la Malaltaj Landoj, aktiva ĉ. 1400.
Fabri estis edukata en Parizo de Jean de Noyers kromnome Tapissier kaj en Bruĝo de Johannes Ecghaert, almenaŭ laŭ lia Gloria, en kiu li estas ĉirkaŭskribita kiel 'scolaris Tapissier'. Fabri estis poste ĥordirektisto de la preĝejo Sint-Donatiuskerk en Bruĝo en 1412.
Nur kvar verkoj de tiu ĉi komponisto konserviĝis kaj, pli precize, en eksterlandaj fontoj. Du verkoj estas trivoĉaj muzikigoj de nederlanda teksto. Ili estas registritaj en kanzonaro, kiun (eble dum la koncilio de Konstanco) germano notis, italo ilustris kaj kiu nun estas konservata en la cisterciana monaĥejo Heiligenkreuz. Bruno Bouckaert skribas pri tiuj ĉi kantoj:
- Kvankam tiuj ĉi verkoj plue montras tipajn trajtojn de la ars subtilior, ili sonas jam multe pli modernaj kaj kun pli silaba deklamo, uzo de imitado, la pli homofonia voĉkondukado kaj pli klare aranĝita structuro ili staras jam proksime de la disflora burgonja kanzonrepertuaro de la komponista generacio antaŭ Dufay. La vojo estas ebenigata por la flandra polifonio (nomita ankaŭ ja nederlanda aŭ franc-flandra polifonio, laŭ la landa perspektivo de la aŭtoro).
Verkaro
- Ach Vlaendere vrie (rondelo)
- Die mey so lieflic wol ghebloit (balado)
- Gloria (mesparto konservita en Bolonjo, Civico Museo Bibliografico Musicale, Ms Q)
- Sinceram salutem care mando vobis (antifono)
Diskografio
Bibliografio
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

