The Metal Opera

-
The Metal Opera
Kovrilo de The Metal Opera
Artisto Avantasia
Publikigo 2001
Ĝenro
vdr

The Metal Opera estas la unua plenlonga albumo de Avantasia, la germana supergrupa projekto de Tobias Sammet. Ĝi estas koncepta albumo kaj metala opero. La albumo estas sekvita per la daŭrigo The Metal Opera Part II. Ili ambaŭ estis verkitaj dum unu jaro, komenciĝante en la lasta kvarono de 1998, kaj ambaŭ estis produktitaj ekde Oktobro 1999 ĝis Junio 2000, kun laboroj interrompitaj dum kelkaj semajnoj por ke Sammet povu produkti The Savage Poetry kun sia alia grupo Edguy.[1]

La projekto asertas ke la titolo de la albumo markis la unuan uzon de la esprimo "metala opero".[1] Sammet ankaŭ konsideras ĝin sia profesia debuto, ĉar ĝi markis la unuan fojon kiam li fakte gajnis monon de muziko, kvankam antaŭe li jam publikigis tri albumojn kun Edguy.[1]

Laŭ Sammet, la intrigo de la albumo estas parte bazita sur realaj sorĉistaj tribunaloj en Fulda (lia hejmurbo) kaj Majenco okazigitaj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj.[1]

En 2019, Metal Hammer poziciigis ĝin la 25-a plej bona potencmetala albumo entute.[2] En 2021, ili poziciigis ĝin la 18-a plej bona simfonimetala albumo.[3]

Listo de kantoj

Muziko kaj teksto de ĉiuj kantoj estas verkitaj de Tobias Sammet

Nr-o TitoloGastaj kantistoj Longo
1. "Prelude" (instrumenta)  1:12
2. "Reach Out for the Light"  Michael Kiske 6:33
3. "Serpents in Paradise"  David DeFeis 6:16
4. "Malleus Maleficarum"  Ralf Zdiarstek 1:43
5. "Breaking Away"  Michael Kiske 4:35
6. "Farewell"  Sharon den Adel, Michael Kiske 6:33
7. "The Glory of Rome"  Oliver Hartmann, Ralf Zdiarstek, Rob Rock 5:29
8. "In Nomine Patris" (instrumenta)  1:04
9. "Avantasia"  Michael Kiske 5:32
10. "A New Dimension" (instrumenta)  1:39
11. "Inside"  Andre Matos, Kai Hansen 2:24
12. "Sign of the Cross"  Oliver Hartmann, Kai Hansen, Rob Rock, Andre Matos 6:26
13. "The Tower"  Michael Kiske, Oliver Hartmann, David DeFeis, Timo Tolkki, Andre Matos 9:45
Plena longo:
59:12

Noto: "Malleus Maleficarum" estas samplita de la kanto, "the Kingdom", de la alia projekto de Tobias Sammet, Edguy.

Intrigo

La ĉefrolulo estas la juna Gabriel Laymann, novico en la dominika monaĥejo en Majenco, Germanio. Estas la jaro 1602, kaj Gabriel kun sia ordeno partoprenas en la sorĉistinĉasoj, kiuj estis disvastiĝintaj tiutempe. Gabriel konfliktiĝas kun sia propra konscienco kiam li renkontas sian duonfratinon Anna Held, kiu estis markita kiel sorĉistino kaj atendas sian proceson. Gabriel komencas dubi kaj sekrete eniras en la bibliotekon, kie li trovas malpermesitan libron. Kiam lia mentoro, frato Jakob, malkovras, ke Gabriel legis la libron, Jakob enmalliberejigas Gabrielon.

En malliberejo, Gabriel renkontas maljunan druidon nomatan Lugaid Vandroiy. La druido rakontas al Gabriel pri alia dimensio, fantazia mondo nomata Avantasia. Tiu mondo estas en danĝero. La druido proponas al la juna Gabriel savi lian fratinon kondiĉe ke li helpu savi Avantasian. Ambaŭ sukcesas eskapi el malliberejo, kaj Vandroiy kondukas Gabriel al ŝtoncirklo, kie kaŝiĝas pordego inter dimensioj. Vandroiy malfermas la pordefon kaj sendas Gabriel al Avantasia.

Dume la episkopo de Majenco, Johann Adam von Bicken, kun la frato Jakob kaj la vokto Falk von Kronberg, ekiris al Romo por renkonti la papon Klementon la 8-an. Ili kunportis la libron, kiun ankaŭ Gabriel legis. Laŭ malnovaj dokumentoj, temas pri libro, kiu estas la lasta, sepa parto de la sigelo, kiu helpos ĝian posedanton atingi perfektan saĝecon, kondiĉe ke ĝi estu portata al la turo situanta en la plej centra parto de Avantasia.

Alveninte en Avantasian, Gabriel renkontas elfon Elderane kaj nanon Regrin. Ili rakontas al li pri la batalo kontraŭ la fortoj de malbono, la plano de la Papo, kaj la konsekvencoj de tiu plano. Se oni uzus la sigelon, tio signifus la finon de la konekto inter la du dimensioj, kun katastrofaj konsekvencoj por ambaŭ mondoj. Gabriel devas provi malhelpi uzon de la sigelo. Li alvenas al la turo ĝustatempe. Dum la Papo parolas kun la Interna Voĉo de la turo, Gabriel sukcesas ŝteli la sigelon. Profitante la ĝeneralan ĥaoson, li sukcesas alporti la libron en la urbon de elfoj.

Kontribuintoj

Gastoj

Muzikistoj

  • gitaro
    • Jens Ludwig (gvida en la trakoj 12 & 13)
    • Norman Meiritz (akustika en la trako 6)
  • sintezilo
    • Frank Tischer (piano en la trako 11)

Kantistoj

  • Gabriel Laymann - Tobias Sammet - trakoj 2, 3, 5, 6, 7, 9, 11, 12 kaj 13
  • Lugaid Vandroiy - Michael Kiske (atribuita kiel Ernie) - trakoj 2, 5, 6, 9 kaj 13
  • Frato Jakob - David DeFeis - trakoj 3 kaj 13
  • Vokto Falk von Kronberg - Ralf Zdiarstek - trakoj 4 kaj 7
  • Anna Held - Sharon den Adel - trako 6
  • Episkopo Johann von Bicken - Rob Rock - trako 7 kaj 12
  • Papo Klemento la 8-a - Oliver Hartmann - trakoj 7, 12 kaj 13
  • Elfo Elderane - Andre Matos - trakoj 11, 12 kaj 13
  • Dvarfo Regrin - Kai Hansen - trakoj 11 kaj 12
  • Voĉo de la Turo - Timo Tolkki - trako 13

Referencoj

Tradukfonto

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.