The Matrix Reloaded

The Matrix Reloaded
filmo
Originala titolo The Matrix Reloaded
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 15 maj. 2003, 21 maj. 2003, 22 maj. 2003, 16 maj. 2003, 2003
Ĝenro agfilmo, suspensa filmo, sciencfikcia filmo, luktosporta filmo, kiberpunko, malutopia filmo, superheroa filmo
Kameraado Bill Pope
Reĝisoro(j) Lana Wachowski • Lilly Wachowski
Produktisto(j) Joel Silver
Scenaro Lilly Wachowski • Lana Wachowski
Filmita en Sidnejo
Muziko de Don Davis
Rolantoj Laurence Fishburne • Carrie-Anne Moss • Hugo Weaving • Gloria Foster • Lambert Wilson • Monica Bellucci • Daniel Bernhardt • Jada Pinkett Smith • Harold Perrineau • Leigh Whannell • Harry Lennix • Randall Duk Kim • Keanu Reeves • Anthony Zerbe • Essie Davis • Collin Chou • David No • Ian Bliss • Nona Gaye • Nathaniel Lees • Gina Torres • Helmut Bakaitis • Genevieve O'Reilly • Robert Mammone • Michael Budd • Christopher Kirby • Rupert Reid • Bernard White • Malcolm Kennard • Matt McColm • Anthony Wong • Tory Mussett • Roy Jones Jr. • Nash Edgerton • Cornel West • David Roberts • Steve Bastoni • David Franklin • Bill Pope
Produktinta firmao Warner Bros. 
Village Roadshow Pictures 
Silver Pictures
IMDb
vdr

The Matrix Reloaded (La Matrico Reŝargita) estas filmo, kiun verkis kaj reĝisoris la fratoj Wachowski. Ĝi aperis en 2004 kiel la unua el du sekvaĵoj de The Matrix.

Resumo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Maŝinoj tunelas por ataki Cionon, la subteran urbon de la homaj ribeluloj. Samtempe Neo spertas koŝmarojn, en kiu Trinity falas el alta konstruaĵo kaj estas pafita de iu Agento.

Neo renkontas la Orakolon. Ŝi klarigas, ke por savi Cionon li devos iri en la ĉefkomputilon de la Matrico. Tiam Smith aperas, ne detruite, sed ne plu Agento. Li akiris la kapablon multobligi sin, kaj pli ol cent kopioj de li samtempe batalas kontraŭ Neo.

Neo sukcesas atingi la ĉefkomputilon, kie li renkontas la Arkitekton, kreinton de la Matrico. Tiu diras, ke Neo estas la rezulto de neforigebla anomalio en la Matrica matematiko; ke Ciono ekzistas nur por stabiligi la sistemon kontraŭ tiuj, kiuj malakceptas la iluzion; kaj ke la maŝinoj jam kvinfoje detruis Cionon, kaj nun detruos ĝin denove kaj ŝargos la sepan version de la Matrico.

Neo devas elekti, ĉu savi Cionon aŭ Trinity, kies falo el la konstruaĵo nun ne plu estas sonĝo. Pro lia amo al ŝi li elektas savi ŝin, kaj do kontraŭas la profetaĵon de la Orakolo. Tiu profetaĵo estis mensogo por regi la homojn.

En la reala mondo, kelkaj maŝinoj subite atakas, sed Neo iel sukcesas detrui ilin per la volo. Li tamen falas en profundan komaton, same kiel Bane [bejn] — ribelulo, en kies korpo nun loĝas parto de la konscio de Smith.

Ĉefrolas

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.