The Last Jew
| The Last Jew | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Noah Gordon |
| Lingvoj | |
| Lingvo | angla lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 2005 |
| Ĝenro | historia fikcio |
La lasta judo estas fikcia historia romano de la usona verkisto Noah Gordon. Eldonita en 2000, la romano temas pri fantaziaj okazaĵoj dum kaj post la granda forpelo de la judoj el Hispanio.
En 15-a jarcento sefardaj judoj estis pli kaj pli subpremataj kaj persekutataj fare de la Inkvizicio. La intrigo disvolvigas la rakonton de la vivo de juda knabo nomita Jona Toledano. Li estas la lasta de sia linio de famaj judaj profesiuloj.
Intriga resumo
La jaro estas 1492 kaj en la unuiĝintaj reĝlandoj de Aragono kaj Kastilio la Inkvizicio disvolvas pli kaj pli da teroro nome de la religia pureco. La eklezio sponsoris kontraŭjudan senton en la popolamaso, kulmininta en reĝa edikto, nomata dekreto de la Alhambro (ankaŭ konata kiel la edikto de Granado) kiu ordigas la elpelon de ĉiuj judoj for de la regno, kie estis ilia hejmo jam de multaj generacioj. Tiuj kiuj ne konvertiĝis al kristanismo estis devigataj foriri tuj por savi sian vivon.
Tamen, dum la hasto de la forpelo, la 15-jaraĝa Jona Toledano estis lasita malantaŭen. Li perdis familiajn membrojn, kaj sian patron, fama arĝentisto, kaj sian fraton. Rajdanta sur azeno nomita Moise, li vagadas tra Hispanio por eviti sian malbonŝancan sorton. Kvankam restanta judo, dum la malfacilaĵoj kaj turmentoj de sia vojaĝo li estas kreskanta al memkonscia viro.
Literatura signifo kaj ricevo
Multaj kritikantoj reviziis la libron kaj iliaj rimarkoj ofte estis pozitivaj.
- "Tio ĉi estas bonega, abunda tapiŝo de historia romano kiu tenos legantojn sur la randoj de iliaj seĝoj." — La Providenca Revuo[1]
- "Konsekvence bonega ... La romano ekspozicias la forton de Gordon kiel verkisto de provokema historia fikcio." — La San Francisco Kroniko[1]
- "[Noah Gordon] iluminas la elektojn kiujn la historio devigas sur individuoj —kaj, ne parenteze, kreas grandan, informan aventuron kaj tute okupantan, malsentimentalan portreton de tumulta tempo." — Publishers Weekly[2]
- "Gordon estas natura rakontisto kaj, donis al la romano fascinan fonon kaj pli-ol-simpatian heroon, ĉi tiu supera historia romano devus havi lokon en ĉiuj bibliotekoj." — Biblioteka Revuo[2]
Premioj kaj kandidatigoj
- Gajninto de premio Que Leer (Hispanio)
- Boccaccio Literatura Premia gajninto (Italio)
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
