The Colbert Report

The Colbert Report
televida serio • novaĵa programo
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro intervjuspektaklo, politika satiro, komedia televidserio
Reĝisoro Jim Hoskinson
Aktoroj Stephen Colbert • Paul Dinello
Amplekso
Sezonoj 10
Epizodoj 1447
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 17 okt. 2005 – 18 dec. 2014
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

The Colbert Report (La Raporto Colbert) estis usona satira televida programo, kiu ekzistis de la 17-a de oktobro 2005 ĝis la 18-a de decembro 2014 kaj havis entute 1 447 epizodojn. Ĝi programiĝis de 11:30 al 12:00 orienttempzone (Nord-Ameriko) lunde al ĵaŭde ĉe la kanalo Comedy Central en usono kaj ĉe kaj The Comedy Network kaj CTV en Kanado. Stelulis politika amuzisto Stephen Colbert, eksa korespondanto de The Daily Show. Produktado de novaj epizodoj estis haltita je la 5-a de novembro, 2007, pro striko de la Usona Gildo de Verkistoj, kvankam unutaga presto nomiĝinta The Colbert Report--On Strike! okazis la 3-an de decembro, 2007, kies monaj gajnaĵoj iris al la programstabo. La programo revenis la 7-an de januaro, 2008, sen helpo de la skribistoj. La fina epizodo okazis la 18-an de decembro 2014, por ke Colbert povu steluli en la malfru-nokta intervju-programo The Late Show por CBS, anstataŭante David Letterman.

The Colbert Report estis deŝpinaĵo kaj kontraŭparto de The Daily Show, kiu, kiel The Daily Show, kritikis la politikon kaj la mediojn. Ĝi satiris personec-veturigitajn politikajn programojn, speciale The O'Reilly Factor de Fox News. La programo vidis al Stephen Colbert, fikcia ankrokaraktero roligita de Colbert. La karaktero, "bone-intencanta, malbone informita, altklasa stultulo", estis moka televida politika pundito.

The Colbert Report estis nomumita por kvar Premioj Emmy en kaj 2006 kaj 2007, du Television Critics Association Premioj, kaj du Premioj Satellite. Ĝi ricevis Specialan Sciindan Premion ĉe la 2007 GLAAD Mediaj Premioj. Ĝi estis prezentita kiel nesatira ĵurnalismo plurfoje, de la Tom Delay Leĝa Defenda Grupo, kaj post la intervjuo de Robert Wexler ĉe la programo. La Raporto ricevis egan median atenton ekde sia komenc-epizodo la 17-an de oktobro, 2005, pro la popularigado de la termino "truthiness" (verumeco), kiun la vortar-eldonanta firmo Merriam-Webster nomis sian "Vorton de la Jaro" de 2006.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.