Thale

Blazono Mapo
Blazono de Thale Situo de Thale en Germanio
Bazaj indikoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
Distrikto: Distrikto Harz
Geografia situo: 51° 45' N
11° 3' O
Alteco: 156 m super la marnivelo
Areo: 38,13 km²
Loĝantoj: 16 788 (fine de decembro 2024)
Loĝdenseco: 338 loĝantoj/km²
Poŝtkodo: 06502
Telefonkodo: 03947
Regiona aŭtokodo: HZ
Administra kodo: 15 3 64 023
Adreso de la urba administrejo: Rathausplatz 1
06502 Thale
Urbestro: Thomas Balcerowski (CDU)

Thale estas urba komunumo en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio, en la distrikto Harco. La urbo situas ĉe la nordorienta rando de la samnoma mezalta montaro Harco kaj ekde januaro 2009 inkluzivas la antaŭe najbarajn komujnumojn Neinstedt, Westerhausen kaj Weddersleben. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 16 788 loĝantojn. Ĉe Thale komenciĝas la pitoreska valo de la rivero Bode. La loko famiĝis i.a. pro la legendaj mitoj pri dancoj de sorĉistinoj. Pro tio monto ĉe Thale nomiĝas Hexentanzplatz (loko de sorĉistinaj dancoj).

Iu setlejo Thale unuafoje menciitis lige kun monaĥinejo Wendhusen en la jaro 936. Jam en 1445 estiĝis la unua ferfarejo, komenco de longa tradicio. En 1831 tie oni produktis la unuan forĝitan feran rad-akson en Germanio kaj en 1835 komencis produkti la unua uzino por emajlita ferlado en tuta Eŭropo.

Ekde la 19-a jarcento ekfloris ankaŭ turismo, lige kun la fonto Hubertusquelle kun sia radonhava akvo. Aparta allogaĵo estas la Valo de Bode inter Thale kaj Treseburg kun la montoj Hexentanzplatz kaj Roßtrappe.

Vidindaĵoj

  • Monaĥinejo Wendhausen
  • Preĝejo de Sankta Petro
  • Harzer Bergtheater (surmonta teatro)
  • Bestĝardeno Hexentanzplatz
  • Muzeo pri fer-farado

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.