Terzio
| Terzio | ||
|---|---|---|
| Terzio | ||
parto de stando de la eldonejoj Terzio kaj Carlsen kun libroj el la serio Ritter Rost en la frankfurta librofoiro 2012 | ||
| eldonejo videoluda eldonejo Annette Betz Verlag (en) libroeldonejo premsigno (2011–) | ||
| Dum | 1997 - nekonata/nuntempe | |
| Fondita | 1997 | |
| Fondintoj | Iris Bellinghausen vd | |
| Sidejo | Munkeno | |
| Lando | Germanio | |
| Estr(ar)o | Iris Bellinghausen kaj Ralph Möllers | |
| Agokampo | libro • KD-ROM • programaro | |
| Posedata de | Annette Betz Verlag • Carlsen vd | |
| TTT | terzio.de | |
La eldonejo Terzio - germane Terzio Verlag - estas germanlingva libroeldonejo de porinfana literaturo, porinfanaj sonlibroj kaj fokuse de porinfanaj edukaj komputilaj programoj. Ĝi fondiĝis en 1997 fare de Iris Bellinghausen und Ralph Möllers, kaj havas sian centran sidejon en Munkeno. (Nürnberg).
La kresko al la ekonomie gvida germanlingva firmao pri porinfanaj edukaj komputilaj programoj komenciĝis per serio de kompaktdiskoj pri komputilaj programoj lige al la porinfana televida programo Löwenzahn ("leontodo"), farita kunlabore kun la dua ŝtata germania televida kanalo ZDF.
En 2000 per la kanzonaj-rakontaj infanlibroj, filmetoj kaj komputilaj ludoj de la serio Ritter Rost aldoniĝis plia sukceso. En 2002 la eldonejo kune kun la firmao ChessBase produktis ŝakinstruan programon por infanoj , titolitan Fritz und Fertig – Schach lernen und trainieren. Aldone tamen ekzistas multaj pliaj serioj de komputilaj programoj pri vasta gamo de aliaj fikciaj roluloj. Granda nombro de la edukaj komputilaj programoj estas farataj samrange en du aŭ tri lingvoj, ĉiam germane kaj foje angle plus france, foje ankaŭ hispane, turke aŭ alilingve. Tio alirigas la programon por infanoj de aliaj gepatraj lingvoj ol la germana, sed ankaŭ ebligas uzi ilin en lingvolernado.
Ekde januaro 2007 ankaŭ la serio edition quinto, publikigita de la berlina eksa eldonistino Christine Paxmann, apartenas al la eldonejo. En tiu memstara libroserio aperas literaturaj porinfanaj libroj. Same ekde januaro 2007 la eldonejo Titania, nun en Frankfurto ĉe Majno, plejgrandparte apartenas al la eldonejo Terzio. En la eldonejo Titania interalie publikiĝas la klasikaj porinfanaj bildlibroj de la desegnisto Fritz Baumgarten. Eldonisto kaj kunposedanto de la eldonejo Titania estas Mathias Berg.
En 2012 la hamburga eldonejo Carlsen, specialiĝinta precipe pri bildstrioj, aĉetis ĉiujn rajtojn kaj stokojn de la eldonejo Terzio. La eldonejo Terzio tamen pluekzistos kiel aparta marko.
La eldonistoj Möllers kaj Bellinghausen plu (licence) komercas ĉiujn muzikajn, teatraĵajn, filmajn, televidajn kaj ĉiujn kromajn rajtojn de "ilia" serio Ritter Rost. Per la serio edition quinto ili ankaŭ estonte pluaktivos kiel eldonistoj de porinfanaj libroj kaj sonlibroj.
Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la eldonejoj Terzio kaj la "novaj posedantoj" Carlsen kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoiroj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.
Eksteraj ligiloj
- eldoneja retejo Arkivigite je 2010-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

