Terrinca
| Terrinca | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| frakcio | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 44° 1′ N, 10° 16′ O (mapo)44.0178310.27084Koordinatoj: 44° 1′ N, 10° 16′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 517 m [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Terrinca (Terrinka) estas vilaĝeto de la Komunumo Stazzema (Stacema), Provinco Lucca (Lukka), Regiono Toskanio, Lando Italio.
Lokata ĉe la piedo de la monto Pania (Panja) kaj de la monto Corchia (Korkja), montoj de la Alpi Apuane-a montaro.
-
La vilaĝo Terrinca, de loko Contra (Kontra)
-
Terrinca (Terrinka): suda panoramo de la vilaĝeto]
-
Terrinca (Terrinka) sub malmulte da neĝo
-
Terrinca (Terrinka): panoramo kun monto Corchia
-
Monto Altissimo Kun marmoraj minejoj "Cervaiole"
-
La Monto Corchia (Korkia), de lokp Contra (Kontra)
-
La Monto Corchia (Korkia) (detalo)
Ferieja vilaĝo, mergata en la arbarverdaĵo, distancas malmultajn kilometrojn de la maro Tirreno.
Antikva historio
La unua arkeologia establiĝo estas nekropolo de la Ligure-Apuana popolo de la tria jarcento antaŭ Kristo, kie estas troviĝitaj pintoj de sagoj, ujoj kaj aliaj aĵoj, signoj de antikva civilizeco.
Dum la jaro 181 a. K. la loka popolo, post akra batalado kun la Antikvaj Romianoj, estis deportitaj amase al la Sannio-an regionon, en la suda Italio. Nur kelkaj homoj saviĝis, kaj daŭrigis la lokajn tradiciojn.
Ni ne plu sciiĝas ĝis ĉirkaŭ la jaro 766 post Kristo, kiam iu Tassilone, nobela longobardo, filio de Autchisio, mortante, testamentis. En la propraĵlisto, verkita latinlingue, troviĝas ankaŭ la nomo Terrinca, kiel vilaĝo ĉe kiu lokiĝis ankaŭ kelkaj Tassilone-aj propraĵoj ("res in loco Terrinca"). La redaktinto de la testamento nomiĝis Teudeperto.
Priskribo
Ĉi tiu estis vilaĝo, antaŭ ne longa tempo, kiu vivteniĝis per agrikulturo kaj per ekstraktado de la marmoro. Fakte tiuj, kiuj ne okupiĝis pri la agrikulturo, okupiĝis pri la marmorekstraktado aŭ marmorprilaborado.
La marmoro estis, kaj eĉ nun estas, ekstraktita de la minejoj, kies la plej fama estas la "Cava delle Cervaiole" (Kava delle Ĉervajole), dirita ankaŭ Minejo de Mikelanĝelo, itale "Cava di Michelangelo" (Kava de Mikelanĝelo), ĉar ŝajnas ke vere el ĉi tiu minejo la famega skulptisto Mikelanĝelo prenis la blankegan marmoron, diritan itale "statuario" (statumarmoron, kaŭze de sia eksterordinara blankeco kaj delikateco, kiu taŭgas esti prilaborita de la skulptistoj), por iuj siaj famegaj ĉefaj verkoj.
Agrikulturo
La Agrikulturo estis tia tipa de la montaj vilaĝoj.
Grava estis la kaŝtanarba kultivado, kun la sekva kaŝtanrikoltado, aŭtune, kaj sia transformado en farunon, kiu estis bezonata por kuiri iujn simplajn vintrajn manĝaĵojn, kiel la jenajn:
- polento el kaŝtanfaruno;
- rostitaj kaŝtanoj;
- boligitaj kaŝtanoj;
- "manifregoli": speco de polento, sed pli likva ol ĝi, manĝita en telero kun iom da lakto;
Alia tipa kultivado estis la terpomkultivado. Ankaŭ la terpomojn oni rikoltas aŭtune kaj oni konservas dum la tuta vintro.
Aliaj lokaj kultivadoj:
Esenca estis la brutbredado.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




