Terfabo
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Macrotyloma geocarpum (HARMS) MARÉCHAL & BAUDET | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La terfabo (Macrotyloma geocarpum),[1] [2] estas plantspecio el la genro (Macrotyloma) ene de la subfamilio Faboideoj (Faboideae) kaj familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu utilplanto estas tre parenca al la hinda ĉevalfabo (Macrotyloma uniflorum). La terfabo originas en la savanoj de okcidenta Afriko kaj estas kultivataj hodiaŭ maloft, ordinare por la propra konsumado.
Priskribo kaj ekologio
Macrotyloma geocarpum kreskas kiel unujara herba planto kaj atingas kreskoalton de 25 ĝis 30 cmn. Ĝi formas fortan pivotradikon. La haraj tigoj povas kreski vertikale aŭ kiel rampantoj. Kuŝantaj tigoj formas ĉe la nodoj multajn radikojn, ĉ kiuj kreskas tuberetojn.[2]
La kotiledonoj defalas rapide kaj elkreskas unu aŭ du paroj da lancetformaj primaraj folieto. La alternestarantaj folioj havas longajn folitigojn. La neparaj foliplatoj havas nur tri plume pinatajn folietojn. La folietoj estas ov-ĝis lancetformaj.[2]
Nur kvar ĝis ses semajnoj post la dissemado kreskas el la foliakseloj la unuajn malgrandajn floraroj.[2] La pli aŭ malpli hara infloreska tigo finiĝas en dikaĵon. Infloresko nur konsistas el du floroj kun malgrandaj tigoj. La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin sepaloj kunkreskas al mallonga larĝa kaliko, kiu finiĝas en kvin kalikaj dentoj.[3] La kvin petaloj estas helflavaj aŭ eburkoloraj.[2] La interna flanko de la supre hara pistilo finiĝas pinte kaj la stigmo estas flanke de la pinta fino.[3] La planto estas memfekundiganto kaj du tagoj post la fekundigado la pedunkloj turniĝas geotrope teren ĝis la ovario atingas la teron kaj enpenetras 1 ĝis 2 cm en la grundon.[2]
La supreteraj guŝoj restas longe verdaj. La subgrunaj guŝoj estas palaj kaj restas pergamentece. La fruktoj maturiĝas en la grundo, do, temas pri geokarpaj leguminozo, kiel arakido (Arachis hypogaea) kaj voandzeo (Vigna subterranea), tial ankaŭ la Trivialna nomo terfabo kaj la epiteto geocarpum. La subteraj, maldikŝelaj, palaj guŝoj konsistas el du ĝis tri eroj aŭ segmentoj kaj longas 1,5 ĝis 3,0 cm. En ĉiu segmento estas unu semo. La semoj estas 8 ĝis 12 mm longaj kaj 4 ĝis 7 mm larĝaj kaj ovformaj ĝis iom plata. La semoj estas blankaj, brunaj, nigraj aŭ makulitaj. La hilumo estas hela kun malhela rando. La milgrajna pezo estas inter 50 kaj 150 g. Ĉirkaŭ ses ĝis naŭ semajnoj post la fekundiĝo la semo estas matura.[2]
La kromozomnombro estas 2n = 20.[3]
Uzado
La terfabo estas tropika planto kiu bezonas altan temperaturon kaj multe da akvo.
La terfabo havas la reputacio, ke ĝi bone gustas. Ĝi ofte estas rikoltata en nematura stato. proteinenhavo de la semoj (20 %) estas relativ alta, ĉe nur malalta enhavo de graso (malpli ol 2 %).
La semoj estas manĝataj verdaj kaj enmatura stato. Pro ĝia agrabla gusto la terfabo estas preferata en kelkaj regionoj antaŭ arakidoj.
La terfaboj havas altan nutraĵovaloron.[2]
La faboj ankaŭ estas uzata en la popola medicino. La infuzaĵo helpas kontraŭ dioreo..[2]
Ĉiuj plantpartoj povas esti uzataj kiel furaĝo.[2]
Deveno kaj disvastigo
La origina regiono de la terfabo estas la malsekaj ĝis duonsekaj savano en Okcidenta Afriko. La planto estas kultivata de Senegalo ĝis norda Nigerio centro en la norda Ganao.[2]
Sistematiko
La unua priskribo okazis 1908 fare de Hermann August Theodor Harms sub la nomo Kerstingiella geocarpa en Berichte der Deutschen Botanischen Gesellschaft, volumo 26 A, paĝo. 230, tabulo 3.[4] La novkombino al Macrotyloma geocarpum (HARMS) MARÉCHAL & BAUDET estis publikigita 1977 fare de Robert Joseph Jean-Marie Maréchal kaj Jean C. Baudet en Bulletin du Jardin Botanique National de Belgique, volumeno 47, 1–2, p- 50. [5][1]
Maréchal & Baudet publikigis 1977 du variaĵojn:
- Macrotyloma geocarpum (HARMS) MARÉCHAL & BAUDET var. geocarpum
- Macrotyloma geocarpum var. tisserantii (PELLEGR.) MARÉCHAL & BAUDET (sin.: Kerstingiella tisserantii PELLEGR.)
Vidu ankaŭ
Fontoj
- Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard, Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung: Kornleguminosen der Welt. Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998; Joachim Alkämper: Erdbohne (Macrotyloma geocarpum (Harms) Maréchal et Baudet).
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Terfabo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard, Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung: Kornleguminosen der Welt. Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998; Joachim Alkämper: Erdbohne (Macrotyloma geocarpum (Harms) Maréchal et Baudet).
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Datenblatt bei PROTA4u.. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-02-22 .
- ↑ Harms 1908 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
- ↑ Terfabo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
Eksteraj ligiloj
- FAO: Potential Edible Nuts 4. Arkivigite je 2018-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


