Taschen
| Taschen | ||
|---|---|---|
| Taschen | ||
| eldonejo libroeldonejo | ||
| Dum | 1980 - nekonata/nuntempe | |
| Sekvanto | Taschen GmbH | |
| Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung | |
| Fondita | 1980 | |
| Fondintoj | Benedikt Taschen vd | |
| Sidejo | Kolonjo | |
| Lando | Germanio | |
| Estr(ar)o | Benedikt Taschen | |
| Agokampo | libroeldonado | |
| TTT | taschen.com | |
Eldonejo Taschen - germane Taschen Verlag - estas germanlingva eldonejo de grandformataj artaj libroj kun centra oficejo en Kolonjo. La firmaon en 1980 fondis Benedikt Taschen, kies familia nomo sekve konsistigas la eldonejan titolon. La firmao do neniel produktas malgrandajn kaj malmultekostajn poŝlibrojn, germane nomataj Taschenbuch, sed tute male aparte grandformatajn kaj presteknike altkvalitajn librojn kun multaj reproduktaĵoj de artaj fotoj aŭ pentraĵoj, kaj kompare malmulta teksto.

Benedikt Taschen origine fondis la firmaon por vendi sian ampleksan privatan kolekton de bildstrioj. Sed baldaŭ la eldonejo ricevis renomon de specialisto pri artaj libroj. En 1984 ĝi aĉetis 40 000 restajn ekzemplerojn de grandformata libro pri verkaĵoj de la belga pentristo René Magritte, kiuj en Germanio tre sukcese vendiĝis. En 1986 Angelika Herbert iĝis kuneldonistino. En 1990 ŝi edziniĝis je Benedikt Taschen, kaj per la nomo Angelika Taschen per publikigo de 150 libroj signife kontribuis al la firmaa sukceso. En 2004 la paro divorciĝis.
Laŭ la stato fine de la jaro 2012 la eldonejo per tutmonde pli ol 20 milionoj da grandformataj artaj libroj estas la tutmonde gvida eldonejo ĉi-speca. Ekzistas branĉoj en Germanio, Usono, Britio, Francio, Hispanio, Japanio kaj Honkongo. En 11 mondaj metropoloj ekzistas propraj eldonejaj librovendejoj. Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoiroj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

