Tarsioformaj

Filipinaj karlitoj grimpantaj. Ili estas unu el plej malgrandaj primatoj en la mondo.

Tarsioformaj, Tarsiiformes, estas grupo de primatoj kiuj iam vivis tra Eŭropo, Nordafriko, Azio kaj Nordameriko, sed kies nuntempaj specioj troviĝas ĉiuj en la insuloj de Sudorienta Azio. Tarsiedoj (familio Tarsiidae) estas la nuraj vivantaj membroj de la infraordo; aliaj membroj de Tarsiedoj estas la formortintaj Tarsius eocaenus el Eoceno,[1] kaj Tarsius thailandicus el Mioceno.[2] Du formortintan genroj, nome Xanthorhysis kaj Afrotarsius, estas konsiderataj la plej proksimaj parencoj de la nuntempaj tarsioj, kaj estas ĝenerale klasitaj ene de Tarsiiformes, kun la unuaj grupigitaj ene de la familio Tarsiidae, kaj la dua listigita kiel incertae sedis (nedifinita).[1] Omomiedoj estas ĝenerale konsiderataj formortintaj parencoj, aŭ eĉ prauloj, de la nuntempaj tarsioj, kaj estas ofte klasitaj ene de Tarsiiformes.

Tiuj komplikaj klasigoj kuŝas en la kerno de debato pri la frua evolucio de primatoj. Eĉ la enmeto de Tarsiiformes ene de la subordo Haplorhini, kiel frata grupo de simiuloj (simioj kaj grandaj simioj), estas ankoraŭ debatita.[1][3]

La tri nuntempaj agnoskitaj genroj estas jenaj:[4]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Gunnell, G.; Rose, K. (2002). "Tarsiiformes: Evolutionary History and Adaptation". En Hartwig, W.C. (eld.). The Primate Fossil Record. Cambridge University Press. Bibcode:2002prfr.book.....H. ISBN 978-0-521-66315-1.
  2. Nowak, R.M. (1999). Walker's Mammals of the World (6a eld.). Johns Hopkins University Press. pp. 94–97. ISBN 978-0-8018-5789-8.
  3. Ankel-Simons, F. (2007). Primate Anatomy (3a eld.). Academic Press. p. 96. ISBN 978-0-12-372576-9.
  4. Groves, C.; Shekelle, M. (2010). "The Genera and Species of Tarsiidae". International Journal of Primatology. 31 (6): 1071–1082. doi:10.1007/s10764-010-9443-1. S2CID 21220811.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.