Tanabata

Tanabata
japana festivalo
Speco ŝintoismo
Dato 7-an de julio
vdr
Ornamoj por la festivalo Tanabato en la urbo Sendai

Tanabato (七夕 tanabata?, Teksistino, Vego) — tradicia japana festo, ankaŭ ofte nomata «festivalo de steloj»«stela festivalo» (hoŝi macuri). Ĝi ne estas ŝtata festo. Kutime ĝi estas festata ĉiujare la 7-an de julio. En Sendai oni festas tiun ĉi feston en aŭgusto. Historie ĝi estis festata en la sepa tago de la sepa monato laŭ la luna kalendaro.[1]

Historio

Komenciĝante de la Heian-epoko en Japanio firmiĝis la tradicio, pruntita el Ĉinio, festi la feston de artoj, kiu komence estis festata nur ĉe la imperiestra kortego de Kioto. La kutimo vaste disvastiĝis komence de la Edo-epoko, miksiĝis kun diversaj tradicioj de la festivalo Obon kaj atingis niajn tagojn en la formo de la moderna festo.

Laŭ la legendo, la bela Orihime (織姫? ŝpinanta princino, teksistino) kaj Hikoboŝi (彦星? paŝtanta bovojn, bovedisto) renkontiĝis kaj enamiĝis unu al la alia. Malkontenta pri tio, ke la laboro estis forlasita, la patro de Orihime disigis la geamantojn, metante ilin ambaŭflanke de la rivero (Lakta Vojo), kaj malpermesis al ili renkontiĝi pli ofte ol unufoje jare. Ĉiujare en la sepa nokto de la sepa monato al ili estas permesite renkontiĝi. Kiel Teksistinon, aŭ Tanabatacume, oni nomas la helan stelon Vego en la konstelacio Liro, kaj kiel Bovediston, aŭ Kengju (牽牛 kengyū:?, ĉina varianto), oni nomas la stelon Altairo en la konstelacio Aglo.[2]

Kutimoj

Tanzaku

La festo Tanabato estas tre populara en Japanio. Oni festas ĝin en ĉiu provinco malsame, sed komunaj tradicioj estas fajraĵoj, paradoj kaj festa dekoracio de stratoj.

Ĝis niaj tagoj konserviĝis la kutimo pendigi sur bambuaj branĉoj tanzaku (短冊?) — malgrandajn pecojn de maldika kolora papero kun deziroj skribitaj sur ili, foje en poezia formo.

Unu el la plej grandaj festivaloj de Tanabato okazas en la urbo Sendai de la 5-a ĝis la 8-a de aŭgusto. En kelkaj urboj oni elektas «fraŭlinon Tanabato». Ankaŭ en Brazilo oni festas Tanabaton en la unua dimanĉo de julio.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 75th Fussa Tanabata Matsuri (Star Festival)
  2. Посольство Японии в России: ТАНАБАТА

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.