Tajimi

Tajimi [Taĵimi]
urbo de Japanio
urbego
dua-nivela administra teritoria unuo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106 746  (2020) [+]
Loĝdenso 1 170 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 20′ N, 137° 8′ O (mapo)35.332777777778137.13202777778Koordinatoj: 35° 20′ N, 137° 8′ O (mapo) [+]
Areo 91,25 km² (9 125 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Tajimi [Taĵimi] (Japanio)
Tajimi [Taĵimi] (Japanio)
DEC
Situo de Tajimi [Taĵimi]

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tajimi, Gifu [+]
vdr

Tajimi (jen en la el esperanta perspektivo fremdlingva, sed internacie konata transliterigo Hepburn, japane 多治見市, prononco [Taĵimi]) estas urbego en Japanio. Ĝi situas sur la ĉefa insulo Honŝuo, en la administra regiono Ĉubu kaj en la gubernio Gifu. La urbego estas membro de la Alianco por Sanaj Urboj de la Monda Organizaĵo pri Sano.

Aerfoto pri Taĝimi

Demografio

En 2020 Tajimi havis populacion de 110 070. La urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1980-aj jaroj. La populacio pintis ĉirkaŭ 2000 kaj malkreskis poste.

Geografio

La urbo situas grandparte sur ebenaĵo ĉe 2 riveroj. Komaki troviĝas 20, Nagojo 26, Kakamigahara 27, Iĉinomija 30, gubernia sidejo Gifu 36, Ogaki 47, Nagahama 79, ĉefurbo Tokio 225 kilometrojn aere laŭ [1] Arkivigite je 2025-04-15 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio

La loĝloko estis establita la 1-an de julio 1889 laŭ la kreado de la moderna municipa sistemo. Tiu municipo aneksis najbarajn urbon kaj distrikton en 1934. Ĝi estis levita al urbostatuso la 1-an de aŭgusto 1940. La urbo aneksis vilaĝojn en 1944, aliajn vilaĝojn en 1951, fine urbon en 2006.

Ekonomio

La urbo estas tradicie konata pro produktadoj de pluraj ceramikaĵoj, precipe en la Oribe kaj Seto -stiloj.

Eduko

La Nagoja Instituto de Teknologio havas kampuson en Tajimi, la ceteraj lernejoj estas mez- aŭ baznivelaj.

Trafiko

Tajimi havas bonajn fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono.

Klimato

Tajimi situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj relative malvarmaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 15 °C kaj varias inter 10-22 °C. La urbego mezuris la rekordon por la plej alta registrita taga temperaturo de Japanio: 40,9 °C la 16-an de aŭgusto 2007. La jarpluvo averaĝas 1644 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas, sed inter novembro-februaro la precipitaĵo estas iomete malpli.

Bildoj pri Tajimi
Urbodomo
Ceramika festivalo
Vojo en Tajimi
Riverponto
Strato
Aĉetstrato
Vendejego
Industria kaj Kultura Centro
Domego, ene urba biblioteko
Lernejo
Ceramika muzeo
Stacidomo
Poŝto
Monaĥejo


Vidindaĵoj

  • muzeoj
  • Zen-monaĥejo
  • temploj
  • ceramika muzeo
  • Internacia Ceramika Festivalo (ĉiujn tri jarojn)

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.