Taegeuk

"Taegeukgi", la flago de Sud-Koreio, kun blua-ruĝa Taegeuk centre.

Taegeuk (aŭ Taeguk) – en la korea alfabeto (hangul) 태극, en ĉinskriba korea lingvo (hanĝa) 太極 – estas la korea ekvivalento de Tajĝio, la ĉina taoisma koncepto de jino kaj jango, la bazaj fortoj kiuj laŭ la taoismo influas ĉion en la mondo. En Sud-Koreio, la simbolo Taegeuk stipe bildiĝas en bluo (eum, aŭ tero) kaj ruĝo (jang, aŭ ĉielo). La du koloroj en la simbolo interplektiĝas kaj simboligu pariĝon kaj harmoniiĝon de la du bazaj fortoj jino kaj jango.

simbolo de tajĝio

La simbolo Taegeuk plej videble bildiĝas sur la Taegeukgi, la flago de Sud-Koreio. Pro la forta asociigo de la simbolo al la nacia flago, la Taegeuk ofte uzatas kiel nacia simbolo kaj la ruĝo kaj bluo kiel naciaj koloroj.

Sam-Taegeuk
alternativa Sam-Taegeuk

Populara variaĵo en Koreio estas la Sam-Taegeuk (三太極), en kiu aldonatas flava lobo, reprezentante humanecon, al la blua kaj ruĝa partoj. La Sam-Taegeuk tre ofte bildiĝas sur tradiciaj koreaj ventumiloj, kaj ankaŭ aperis en la oficiala emblemo de la Somera Olimpiko 1988: La olimpika simbolo - en kiu tri komence paralelaj strioj en bluo, ruĝo kaj flavo densiĝis Sam-Taeguk-forme al centra punkto, sur la kvin olimpiaj ringoj - celis simboligi la renkontiĝon de la diversaj mondaj popoloj dum la ludoj, sed ankaŭ progreson cele al monda paco.

En la sudkorea kineja filmo 주유소 습격 사건 ("Ataku la benzinejon!") de 1999, filma rolulo argumentas ke la usona limonada trinkaĵo Pepsi estus korea produktaĵo ĉar ĝi havas emblemon similan al la Taegeuk.

Uzo kiel simbolo de la paralimpikoj

La oficiala simbolo por la paralimpikoj uzata fare de la Internacia Paralimpika Komitato konsistis de 1988 ĝis 1994 el kvin Taegeuk’oj kaj inter 1994 kaj 2004 el tri, antaŭ ol ĝi anstataŭiĝis fare de tri nesimetriaj lunarkaj simboloj nomataj “agito” (latine “mi moviĝas”).

unua simbolo de la paralimpikoj (1988 ĝis 1994), uzante kvin Taegeuk’ojn.
dua simbolo de la paralimpikoj (1994 ĝis 2004)


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.