TEMPUS

La programo TEMPUS (mallonge por Trans-Eŭropa Movebleca Programo por Universitataj Studoj, iom nekutima vortumo por atingi la mallongigon, angle Trans-European Mobility Programme for University Studies) instigas altlernejojn en la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj en partneraj landoj partopreni en strukturita kunlaboro tra la starigo de edukaj "konsorcioj". Tiuj "konsorcioj" realigu "komunajn eŭropajn projektojn" kun klara aro de celoj. Tiaj projektoj ricevu financan helpon por du aŭ tri jaroj. La programo ankaŭ provizas "individuajn stipendiojn pri movebleco" por ebligi al altlernejaj instruistoj labori en iuj specifitaj agadoj en aliaj landoj.
La programo estas ordigita en intervaloj de sep jaroj, kies spertoj estas analizataj antaŭ ol fari adaptojn al la programo por la venonta intervalo. Momente aktualas la kvara programa intervalo de 2007 ĝis 2013, kaj antaŭvidatas sekva kvina intervalo de 2014 ĝis 2020. Krom oficejoj en la EU-membroŝtatoj, la programo laŭ la stato de aŭtuno 2013 havas naciajn oficejojn[rompita ligilo] en Albanio, Alĝerio, Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Bosnio kaj Hercegovino, Egiptio, Israelo, Jordanio, Kartvelio, Kazaĥio, Kosovo, Kirgizio, Libano, Libio, Makedonio, Maroko, Moldavio, Montenegro, Maroko, Palestino, Rusia Federacio, Serba, Sirio, Taĝikio, Tunizio , Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio.
Eksteraj ligiloj
- paĝaro pri la programo en la retejo de la[rompita ligilo] Eŭropa Komisiono (nur en la angla, malkutime por la Eŭropa Unio, kiu krome atentas pri plurlingveco)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.