T-St-S 72 Chlum
| T-St-S 72 Chlum | |
| fuortara infanteria fuorto | |
Fuortara infanteria fuorto T-St-S 72 Chlum
| |
| Oficiala nomo: T-St-S 72 Chlum | |
| Kromnomo: Chlum | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Hradec Králové |
| Distrikto | Distrikto Trutnov |
| Municipo | Babí |
| Historia regiono | Bohemio |
| Parto de | PGK VI Trutnov |
| Montaro | Karkonoŝa cismontaro |
| Situo | T-St-S 72 Chlum |
| - koordinatoj | 50° 37′ 37″ N 15° 54′ 44″ O / 50.62694 °N, 15.91222 °O (mapo) |
| Betonado de objekto | 1-a de oktobro 1938 sole fundamenta tabulo, ŝakto |
| Rezistkapablo | IV |
| Nombro de etaĝoj | 3 |
| Armilaro | 2× malpeza maŝinpafilo mod. 26 2× peza maŝinpafilo mod. 37 1× kanono mod. 36 kalibro 4,7cm 2× duobligita peza maŝinpafilo mod. 37 |
| Konstrufirmao | Kruliš & Konstruktiva, Praha |
| Nuna stato | ekkonstruita |
| Garnizono | 37 viroj |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
T-St-S 72 Chlum estis projektita kaj parte konstruita kiel fuortara infanteria fuorto de pezaj fortikaĵoj de fuortaro Stachelberg en Trutnovio. La fuorto estis konstruita kiel konsisto de fortikaĵoj de Ĉeĥoslovakio antaŭ la dua mondmilito.
La celo de fuorto estis doni pafdefendon en defendlinio de la fuortaro, proksimume tra suda direkto al fuorto T-St-S 71 en spacon de la fuortaro kaj per la ĉefaj armiloj sub betono pafade kovri spacon de kontraŭtankaj obstakloj en tiu ĉi direkto. Por kovri la tutan ĉirkaŭaĵon per pafado poste el peza maŝinpafila duopo en turniĝonta kupolo.
Situo
La fuorto estas lokigita sur terena rompo de la orienta deklivo de nivellinio 632 m preskaŭ meze de la fuortaro kiel antaŭŝovita defenda elemento. Kiel la fuortara fuorto ĝi estis lokigita malantaŭ kontraŭtankaj obstakloj el direkto de atendata antaŭenpaŝo de malamiko kaj perimetraj, kontraŭinfanteriaj obstakloj. La lokigo en la deklivo direkte al la supozata antaŭeniro de la malamiko kaj planata ekipo de gvatkopulo por gvidado de artileria pafado el fuorto T-St-S 77 postulis adaptiĝi la projekton de la fuorto kiel trietaĝa, nome pro kaŭzo de malebligo de subpafigo.
Armilaro
La fuorto devis esti sub betono armigita en la suda pafventumilo per kontraŭtanka kanono mod. 36 kalibro 4,7cm kun kunligita peza maŝinpafilo mod. 37 kaj memstara peza maŝinpafila duopo. Por kovri la spacon de la fuortaro en amplekso 360° la fuorto devis esti ekipita per peza maŝinpafila duopo lokigita en la turniĝonta kupolo. La senpera ĉirkaŭajo de la fuorto poste devis esti pafe sekurigita per malpeza maŝinpafilo mod. 26 en kloŝo kaj per malpeza maŝinpafilo pafade direktata al mezo de la fuortaro kaj sekuriganta spacon antaŭ la ĉefaj pafejoj sub betono.
- T-St-S 72
-
Supra etaĝo de la fuorto
LK - malpeza maŝinpafilo
LKZ - malpeza maŝinafilo kloŝo
D4-K - kanono + peza maŝinpafilo
2K - peza maŝinpafilo, duopo
V2K - peza maŝinpafilo, duopo en turo
0 - diamanta fosaĵo
S - pafejo
SAS - transira ĉambro
M - Municio
N - rezervujoj
SV - posteno de komandanto
V - lifto kaj ŝtuparejo
T - telegrafo. -
Suba etaĝo de la fuorto
ZP - gvatkloŝo
SAS - transira ĉambro
F - filtrilejo
U - loĝigejo
R - radiostacio
V - lifto kaj ŝtuparejo
L - lavejo
W - necesejo
M - municio
P - nutraĵo
Pluaj fotoj
-
Nuntempa stato de T-St-S 72. Surkreskiĝado de la fundamenta tabulo, videbla betona ŝtopigo de lifta kaj ŝtupareja ŝakto.
-
Nuntempa stato de T-St-S 72 Chlum
Konstruado
Al la 1-a de oktobro 1938 farita sole betonado de fundamenta tabulo komune kun ŝtupareja kaj lifta ŝakto en la subterejon de fuortaro, la eksteraj reguligoj de tereno nefaritaj.
Literaturo
- Jiří Novák: Opevnění na Stachelbergu, Jiří Novák, Jablonné na Orlicí 1998, (ISBN 80-902326-0-4)
- Zdeněk Komanec, Michal Prášil: Tvrze československého opevnění 1935-1938 1.díl, Společnost přátel československého opevnění, s.r.o., Brno, 1998
Eksteraj ligiloj
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo T-St-S 72 Chlum en Vikimedia Komunejo - Fortikaĵoj en Stachelberg - T-St-S 72
- Listo de objektoj de PO en sektoro PGK Trutnov
- Elektronická databáze Československého opevnění
| Sekvanta objekto: | Antaŭa objekto: | |
|---|---|---|
| T-S 73 | T-St-S 72 Chlum | T-S 71 |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

