Sömmerda

Sömmerda
Blazono
Sömmerda (Germanio)
Sömmerda (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03634
Poŝtkodo 99601–99610
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068051
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Hans-Wolfgang Flögel
Partio de komunumestro Linkspartei
Adreso de la administrejo Marktplatz 3-4
99610 Sömmerda
Demografio
Loĝantaro 18503 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 11° 7′ O (mapo)51.16166666666711.116944444444Koordinatoj: 51° 10′ N, 11° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 130 - 140 m
Areo 80,70 km²
Oficiala retejo https://www.soemmerda.de/
Administrado
Poŝtkodo 99610
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Ralf Hauboldt
Demografio
Loĝantaro 19 052  (2023) [+]
Loĝdenso 218 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 11° 7′ O (mapo)51.16166666666711.116944444444Koordinatoj: 51° 10′ N, 11° 7′ O (mapo) [+]
Alto 138 m [+]
Areo 87,56 km² (8 756 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sömmerda (Sömmerda)
Sömmerda (Sömmerda)
DEC
Situa mapo de Sömmerda
Sömmerda (Centra Sömmerda)
Sömmerda (Centra Sömmerda)
DEC
Situa mapo de Centra Sömmerda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sömmerda [+]
vdr

Sömmerda estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Fine de decembro 2024 la urba komunumo havis 18 503 loĝantojn.

Sömmerda situas borde de la rivero Unstrut.

Komerco kaj vidindaĵoj

La urbo nordoriente de Erfurto estas loko de elektronika kaj konstrumateriala industrioj.

Al la vidindaj aferoj nombriĝas la centra bazarplaco kun historiaj konstruaĵoj, la malfrugotika urbodomo kiel ankaŭ la restoj de la iamaj remparoj kaj urbaj fortikaĵoj.

Vidindaĵoj

Historio kaj situo

La unua certa mencio estis en 876, kvankam setliĝo tre verŝajne estis estinta - kiel en la medio - jam antaŭe. Por distingi Sömmerda de la similnomiĝantaj komunumoj Gangloffsömmern aŭ Wenigensömmern oni iam nomis ĝin Großsömmerda. En 918 la orientfranka reĝo Konrado la 1-a metis ĝin en la manojn de Abatejo de Fulda kaj kiel ties feŭdaĵo ĝi venis antaŭ 1342 al la grafoj de Schwarzburg. Ili transprenis la rajtojn de Fulda ĉ. jaro 1400 kaj vendis ĝin en 1418 al la urbo Erfurto. Kun aliaj havaĵoj erfurtaj la ĉefepiskopo de Majenco okupis ankaŭ la urbon Sömmerda. En 1803 ĝi prusiĝis kaj en 1952 ĝi iĝis GDR-subdistrikta ĉefurbo.

La en la 15-a jarcento evoluo urba (mencio de urba konsilio estis en 1459) plirapidiĝis en la 19-a jarcento per la industrioj. n 1840 fondis la urbano Nikolaus von Dreyse fabrikon armilan kaj munician, kies produktofokuso post la Unua mondmilito pli kaj pli koncentriĝis je buromaŝinoj kaj poste je komputiloj.

La eoste de Unstrut-rivero kaj Mühlgraben etendiĝanta mezepoka urbokerno estiĝis per unuiĝo de du setlejoj ĉirkaŭ Bonifaco- respektive Petro-kirko. La ekzakta situo kaj la graveco de la en 1562 malkonstruita Jakobo-kirko malkonatas. La strata reto de Sömmerda iom konfuza estas el kio dedukteblas ke ĉirkaŭfortikaĵoj masivaj ne ekzistis antaŭ la 16-a jarcento. Eĉ dum industriiĝo la urbo povis konservi sian kamparan karakteron kvankam aperis en la 20-a jarcento novaj kvartaloj en la oriento. La plej granda zono kun novaj domoj estiĝis inter 1957 kaj 1976 sude de Frohndorfer-strato.

Esperanto en Sömmerda

Kable aŭdeblis en Sömmerda inter januaro 2012 kaj decembro 2021 Turingio Internacia, ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.

Homoj rilataj al Sömmerda

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Sömmerda estas

Vidi ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.