Susan Pinker
| Susan Pinker | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de junio 1957 (68-jaraĝa) en Montrealo |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Kanado |
| Alma mater | Universitato McGill |
| Familio | |
| Frat(in)o | Steven Pinker |
| Okupo | |
| Okupo | ĵurnalisto psikologo |
| Verkoj | The Sexual Paradox |
Susan Pinker (naskiĝis en 1957 en Montrealo) estas kanada psikologo, ĵurnalisto kaj kolumnisto de sociaj sciencoj ĉe The Wall Street Journal. Ŝia lastatempa libro, The Village Effect estis kanada furorlibro.
Ŝi instruis edukan psikologion en la Universitato McGill en Montrealo. Ŝi skribas kiel ĵurnalisto pri temoj rilataj al sociaj sciencoj. Pinker precipe interesiĝas pri la demando kiel la diferencoj inter la seksoj evoluas en la daŭro de vivo kaj kiel ili ŝanĝiĝas en diversaj fazoj de la vivo.
Feminisma teorio
En internacia komparo, Pinker malkovris ke la diverĝo inter inaj kaj viraj karieraj elektoj estas pli granda des pli granda estas la prospero de lando. Fininte siajn studojn, inaj fizikistoj kaj inĝenieroj povas atendi salajron, kiu estas averaĝe 30 ĝis 50 procentoj pli alta ol la komenca salajro por diplomiĝintoj en aliaj fakoj. Tamen nur ĉirkaŭ 5% de la inoj studas fizikon en pli riĉaj landoj, kiel montriĝis por la jaro 2005, dum en pli malriĉaj landoj la proporcio de studentinoj pri fiziko estas pli ol 30%.
Ĉirkaŭ 60% de laborantaj virinoj, tiel observas Susan Pinker, malakceptas promociojn aŭ prenas malpli pagatan laboron por povi vivi pli vivplene[1].
Krome, Pinker asertas ke pliigita proporcio de virinoj je gvidaj niveloj pliigas la vendojn en komerco. Pinker konjektas, ke virinoj pli kapablas mastrumi konfliktojn kaj pli bone scias interkomuniki.
"The Village Effect"
The Village Effect: How Face-To-Face Contact Can Make Us Healthier, Happier and Smarter (La Vilaĝa efiko: kiel kontakto vizaĝo-al-vizaĝo povas igi nin pli sanaj, pli feliĉaj kaj pli inteligentaj) kombinas nefikcian rakonton kun sciencaj raportoj por esplori kiel niaj sociaj ligoj, vizaĝ-al-vizaĝaj kontaktoj kaj sociaj retoj influas nian pensadon, lernadon, feliĉon, fortikecon kaj longvivecon. Tiu libro estis publikigita en diversaj landoj (ankaŭ en Ĉinio, Koreo, Pollando kaj Turkio).
Referencoj
- ↑ Eine Frage der Hormone, Die Weltwoche 12, 2008
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Susan Pinker
- Susan Pinker: The Village Effect (La vilaĝa efiko). Pinker en TV Ontario
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

