Supratekstigo

Supratekstigo estas uzata por montri la tradukon de kantata aŭ parolata teksto pere de projektado sur unu aŭ pli da ekranoj aŭ sur rulumanta teksto-panelo (angle indoor LED display) super la scenejo aŭ sur la podio dum teatraj aŭ muzikaj prezentoj. La supratekstoj konsistas el unu- aŭ du-liniaj paroladoj por helpi interpreti la operon/teatraĵon.
Supratekstigo estas ofte uzata dum operoj por montri tradukojn de tekstoj al la publiko, kaj en tio ĝi similas al subtekstigo. Supratekstigo havas la saman funkcion kiel subtekstigo en filmo kaj televido. Ĝi proponas la eblon montri resumon aŭ kompletan tradukadon de la kantata aŭ parolata teksto por ke la publiko povu sekvi la signifon.
Supratekstoj povas esti sugesto por la parto de la publiko kiu komprenas la fremdan lingvon sur la scenejo, sed por tiuj kiuj ne komprenas, ĝi ne estas sugesto, sed neceso[1]. Tiel okazis ekzemple en Teherano kie nederlandaj kaj iranaj teatristoj prezentis la interkulturan teatraĵon "Mi estas Antigon" (perse: من آنتیگونه هستم) prezentita en la persa kaj nederlanda kun supratekstoj en la angla[2].
En Finnlando, preskaŭ ĉiuj operoj, eĉ tiuj en la finna, estas provizataj per supratekstoj ekde 1987[3]. Teatro-supratekstoj estas iom maloftaj kaj plejparte aplikataj dum gasto-prezentoj en fremda lingvo[3].
Por certigi bonan legeblon, supratekstoj estu kiel eble plej mallongaj kaj klaraj laŭ enhavo. Ili tamen devus transdoni la enhavon kaj la atmosferon en la plejeble bona maniero[3].
En kontrasto kun subtekstoj en filmoj, supratekstoj estas mane montrataj dum teatraj aŭ operaj prezentadoj, kaj tio okazas en reala tempo (angle real-time) kiel, ekzemple, dum la opero Sternenhoch [ŝternenhoĥ] prezentita en Esperanto[4] en la Nacia Teatro en Prago kaj dum kiu estis simultane projekciitaj tekstoj en la supra parto de la scenejo en la ĉeĥa kaj la angla.
Eksteraj ligiloj
(de) Sprachspiel (lingvoludo)[rompita ligilo]
(en) Subtivals, libera programaro por supratekstigo
(en, fr) Qstit, alia libera programaro por supratekstigo
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ (angla) Surtitling: Surtitles an other hybrid on a hybrid stage Arkivigite je 2016-08-04 per la retarkivo Wayback Machine (supratekstigo : supratekstoj alia (lingva) hibrido sur hibrida scenejo. Lingva hibrido estas miksaĵo de interpretado kaj tradukado)
- ↑ (nl, fa, en) Ik ben Antigone/I am Antigone - Virgule FPAC Teheran Arkivigite je 2023-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 3,0 3,1 3,2 (angla) Borg, Tanja: Theatre Surtitles. The aurally handicapped as target audience, majo 2008, konsultita la 15-an de marto 2017.
- ↑ Noto: temas pri la unua opero en historio, kies muziko estis komponita rekte laŭ teksto en Esperanto, farita de Miroslav Malovec (en 2018).
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.