Sundevala ardeo
Sundevala ardeo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Butorides sundevalli (Reichenow, 1877) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sundevala ardeo (Butorides sundevalli), konata ankaŭ kiel Galapaga ardeo aŭ Plumbogriza ardeo, estas specio de ardeo endemia de Galapagoj.
Plenkreskulo estas ardezgriza, kio helpas ĝin kamufli en la malmola medio el lafo, pro kio ĝi estas nomata ankaŭ Lafardeo. La dorsaj plumoj tipe havas arĝentecan nuancon kaj ĝi havas mallongan kreston sur sia kapo. Dum la reprodukta sezono, tiu ardeo havas nigran bekon kaj brilajn oranĝajn krurojn, sed tiuj nuanciĝas al griza post la reprodukta sezono. La irisoj esras rimarkinde flavaj kontraste en tiom malhela plumaro. La Lafardeoj estas tipe vidataj ĝibece kaj havas akran alarmalvokon. Tiuj tre teritoriemaj birdoj troviĝas en intertajdaj zonoj kaj mangrovejoj en ĉiuj el la Galapagoj.
La Sundevala ardeo gvatas malgrandajn krabojn kaj fiŝojn malrapide antaŭ rapide harpuni kaj manĝi ilin. Oni scias ke ili manĝas muŝojn kiuj ariĝas ĉe kaktoj. Malkiel ĉe plej ardeoj, tiuj birdoj nestumas en solecaj paroj ĉu ĉe malaltaj branĉoj de mangrovoj aŭ sub lafaj rokoj. Ili povas reproduktiĝi la tutan jaron, kvankam tipe el septembro al marto, kaj povas pariĝi ĝis trifoje jare. Tiuj birdoj ne havas timon al homoj.
Tiu adeo estas konsiderata subspecio (aŭ eĉ ĝuste kolormorfo) de la Striardeo B. striata fare de kelkaj fakuloj (inklude la AOU kaj BirdLife International), kaj estis iam kunigita kun tiu specio kaj kun la Verda ardeo B. virescens kiel Verdadorsa ardeo B. striatus.
Referencoj
- Heinzel, Hermann kaj Barnaby Hall. Galapagos Diary. Los Angeles; University of California Press, 2000.
- BirdLife International (BLI) (2008). Butorides striata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 7a Januaro 2008.
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



